Monda Organizaĵo pri Sano: Estas «ekstreme malprobable» ke KOVIM-19 originis el ĉina laboratorio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 9-a de februaro 2021

Teamo de internaciaj specialistoj, senditaj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) al Ĉinio por enketi la originon de la kronviruso (KOVIM-19), finis sian laboron je ĉi tiu mardo, la 9-an de februaro.

La ĉefo de la teamo, Peter Ben Embarek, atestis ke la hipotezo, ke la viruso unuafoje ekaperis en Vuhano, estas «ekstreme malprobabla». Vuhano estas la urbo kiu registris la plej fruajn ekzemplerojn de infektiĝo, en la lastaj monatoj de 2019.

Li ankaŭ diris, ke la viruso devas esti daŭre enketata, tamen «ĉiu laboro, kiu estis plenumita celante identigi la originon de la kronviruso, ankoraŭ indikas al fonto natura».

Dum la 12-taga vizito, la teamo de MOS vizitis la Instituton de Virusologio de Vuhano kaj la merkaton en Huanano, kiu vendas viandon kaj ankoraŭ vivajn bestojn por manĝaĵo. S-ro Embarek diris, ke vespertoj kaj manisoj povis roli kiel parazitatoj; plue, estas malprobable ke la transiro de bestoj al homoj okazis en Vuhano.

Laŭ la specialisto, «la vojo de la viruso disde besto, senkonsidere al la specifa specio, ĝis la merkato de Huanano povis esti tre longa, komplika kaj ampleksanta movadon tra limoj.»

Fontoj