Moldavujo neis rusiajn asertojn, ke Ukrainujo planas ataki Ĉednestrion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Karto de Moldavujo (flava) kaj Ĉednestrio (ruĝa) ene.

Mardo, la 28-a de februaro 2023


La 23-an de februaro, moldavaj ŝtatoficistoj neis la rusian aserton, ke Ukrainujo konspiras ataki Ĉednestrion, separaisman teritorion internacie konsideratan parto de Moldavujo.

Parlamentano Doina Gherman malakceptis la rusiajn asertojn kiel "agresan misinformon" kaj ŝtata ministro Valeriu Mija diris, ke la rusia deklaro estas "psikologia operaco", nek "reala plano".

Per sia Telegram-kanalo la moldava registaro alvokis la civitanojn esti trankvilajn kaj atendi "informon de oficialaj kaj kredeblaj fontoj de la Respubliko Moldavujo."

La 23-an de februaro, la Ministerio pri Defendo de la Rusia Federacio eldonis deklaron asertante, ke Ukrainujo amasigas "signifan kvanton de personaro kaj militaj veturiloj" apud la limo inter Ukrainujo kaj Ĉednestrio antaŭ invado, kiu laŭ la minsterio prezentos "rektan minacon" al rusiaj soldatoj deplojitaj en tiu ĉi neagnoskita ŝtato kaj avertis ke "la militfortoj de la Rusia Federacio adekvate reagos al la baldaŭa provoko de la ukraina flanko."

Antaŭe ĉi-monate, administracio de Ĉednestrio en oficiala konto ĉe socia reto asertis, ke ĝi havis pruvon de koncentriĝo de ukrainaj trupoj ĉelime, sed ĝi alŝutis nur foton de malmultaj kirasveturiloj kaj ukraina flago.

Dum kelkaj semajnoj Moldavujo estis esprimanta supozojn, ke Rusujo planas puĉon en Moldavujo. La 22-an de februaro, Rusujo nuligis dekreton, eldonitan en 2012, per kiu ĝi agnoskis la suverenecon de Moldavujo kaj tiu ĉi ago kaŭzis pluajn zorgajn de la moldava registaro.

En 1990 Ĉednestrio deklaris sian sendependecon disde Moldavujo, kion sekvis kelkmonata milito en 1992, finita helpe de Rusujo kies pactrupoj ekde tiam troviĝas en la regiono surbaze de internacia kontrakto. Nuntempe tie estas deplojitaj 1500 rusiaj pacsoldatoj.

Fontoj[redakti]