Meksiko aprobis vakcinon de CanSino por kriza uzo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Kuracisto montras la vakcinon CoAd5-nCoV al inokulonta volontulo.

Merkredo, la 10-a de februaro 2021

La ŝtata konsorcio de Ĉinujo, nomita «CanoSin Biologics», informis ke la Federacia Komisio pri la Protekto kontraŭ Sanaj Riskoj, la meksika registara organo de sankontrolo, aprobis la krizan uzon de ĝia vakcino Convidicea CoAd5-nCoV kontraŭ la kronviruso (KOVIM-19).

La ĉina konsorcio anoncis en komunikaĵo ke la Federacia Komisio aprobis la vakcinon por meksikaj plenkreskuloj aĝantaj 18 jarojn aŭ pli. Meksikaj aŭtoritatoj disvastigis videaĵon, en kiu ili vizitis la fabrikon de Drugmex en la subŝtato de Querétaro [esperantigite: Keretaro]. Tiu fabriko realigos la produktadon de 35 milionoj da dozoj uzotaj en la nacio, aparte en lokoj malfacile alireblaj, tial ke ĉi tiu vakcino ne bezonas enfridujiĝon kaj estas nur unudoza.

Ekde oktobro 2020, 14 425 volontuloj en Meksiko partoprenis la provojn de la tria etapo de la vakcino de CanSino, kiuj pruviĝis kontentigaj. Ĉi-momente, la meksikaj aŭtoritatoj la aprobon ne konfirmis.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo México aprueba vacuna de CanSino para uso emergente, el hispanaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).