Manifestacioj en Irano post mensogoj de la registaro pri paffaligo de ukraina aviadilo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 12-a de januaro 2020

Aŭtoritatoj de Irano dismetis kontraŭtumultan policon en la ĉefurbo Teherano sin pretigante al plua tago de manifestacioj, post konfeso de la armeo ke ĝi neintence paffaligis ukrainan civilan aviadilon, mortiginte ĉiujn enaviadilajn veturantojn.

La 11-an de januaro, sabate, okazis manifestacioj en pluraj iranaj urboj. Manifestaciantoj koleris pro la novaĵo ke la iranaj oficialuloj mensogis pri la rolo de tiu ĉi lando en la mortiga akcidento.

En Teherano, manifestaciantoj kuniĝis apud universitatoj, postulante la eksiĝon de la Plej supera gvidanto de Irano Ali Ĥamenei kaj ripetante «For la mensoguloj!» kaj «Morton al la diktatoro!».

Ĉio ĉi okazas du monatojn post kiam Irano subpremis grandegajn kontraŭ-registarajn manifestaciojn, estigitajn pro pliiĝo de la prezo de subvenciita nafto en novembro 2019. Irano rifuzis malkaŝi la tiaman nombron da pereintoj, sed Amnestio Internacia taksas nombron de la mortintoj je pli ol 300 homoj.

La iranaj oficialuloj konfesis la veron pri la cirkonstancoj de la aviadila faligo nur post kiam evidentiĝis ke la surteraj pruvoj el la ruinigita aviadilo ne permesos al ili daŭrigi iliajn mensogojn. Ukraina oficialulo diris al la gazeto The New York Times ke ukrainaj spertuloj akiris informojn ĉe la akcidentejo «malgraŭ ŝajna klopodado de la irananoj malfaciligi la enketon, inkluzive de balaado de rubaĵoj en amasojn anstataŭ zorge endokumentigi ilin.» La irananoj ne plu povis mensogi pri la akcidento kiam «ukrainaj enketistoj trovis erojn el la kajuta supraĵo trapikita de tio, kio ŝajnas esti ŝrapnelo el la misila kapo.»

Sabaton, Irano mallonge malliberigis la britan ambasadoron Robert Macaire, arestitan dum kontraŭ-registara manifestacio en Teherano. La brita sekretario pri eksteraj aferoj Dominic Raab diris: «La aresto de nia ambasadoro en Teherano, sen motivo aŭ klarigo, estas klara malobservo de internacia juro. La irana registaro venis al krucvoja momento. Ĝi povas daŭrigi sian paŝadon al pario-statuso, kun ĉia politika kaj ekonomia izoliteco kaŭzita de tio, aŭ klopodi por malstreĉigi la etoson kaj ekpaŝi antaŭen per diplomata vojo.»

Fontoj