Ukraina aviadilo falis en Irano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 8-a de januaro 2020

La falonta Boeing 737. La 19-an de oktobro 2019.

Matene la 8-an de januaro 2020 la aviadilo Boeing 737-8KV de la flugkompanio Internaciaj Fluglinioj de Ukrainio, ekfluginta je 02:38 UTC el Teherano (Irano) al Kievo (Ukrainio) laŭ itinero PS-752, je 2:44 falis apud la urbo Parando, 20 km nord-oriente de la Internacia Flughaveno de la imamo Ĥomejni. Ĉiuj 176 homoj (167 pasaĝeroj kaj 9 skipanoj) pereis. Tio estas la plej granda katastrofo en la historio de la ukraina aviado, inkluzive la periodon de Ukraina SSR, kaj la 50-a laŭgrande aviada katastrofo en la mondo.

Plejparto de la pereintoj estis civitanoj de Irano (82). Sekvis la civitanoj de Kanado (63), Ukrainio (11, el kiuj 9 skipanoj), Svedio (10), Afganio (4), Germanio (3) kaj Britio (3).

La iranaj aŭtoritatoj diris, ke la katastrofon kaŭzis ekbruligo de la aviadila motoro. La aviadilo atingis la altecon de 2416 metroj kaj flugis kun la rapideco 509 km/hore, kiam konekto kun ĝi subite ĉesis. Poste komenciĝis senrega falo, akompanata de incendio. La aviadilo estis fabrikita en 2016. La prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij ĉesigis sian viziton al Omano kaj urĝe flugis al Kievo, kie laŭ lia ordono estis establita operacia stabo. Kelkaj ukrainaj aviadiloj pretas flugi al Irano por forporti korpojn.

Laŭ reprezentantoj de la flugkompanio la aviadilo estis fabrikita en 2016 kaj trapasis rutinan teknikan profilaktikon la 6-an de januaro sen problemoj.

Fontoj[redakti]