Londonaj konstruistoj "liberigas" la metroon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 25-a de marto 2020

Metroo en Londono

Kvankam la unua ministro de Unuiĝinta Reĝlando Boris Johnson elkondukis inter alia severan malpermeson de kunligojn pli grandaj ol du homoj kaj la distanco de almenaŭ du metroj inter du homoj, amasoj de pasaĝeroj daŭrigas veturi per la londona metroo, speciale matene, ĉefe por en- kaj ellaboriĝi. La dumetra distanco inter homoj estas ne plu tenebla kaj la risko de disvastigo de viruso kreskas rapide.

La ĉefa kialo estas limitigo de la nombro de vagonaroj servantaj la metroosistemon. La nombro de pasaĝeroj de la metroo falis je 88%, tamen homoj veturas malgraŭ nombraj petoj ke ili eldomiĝu kal lasu hejmon nur en gravaj kaŭzoj. Nepre necesas labori por nur 18% de ĉiuj londonaj enloĝantoj (transporto, Nacia Sana Servo, vendistoj). Neklaras, ĉu konstruaĵaj laboristoj apartenas al tiu ĉi grupo kaj la matenamasoj konsistis aparte el konstruantoj. Tiukaŭze la plej grandaj konstruaĵoj en Londono decidis suspendi ilian laboron pro malfacujaĵoj por aliaj necesaj laboristoj.

Fontoj