Lila Tretikov rezignas sian postenon kiel Plenuma Direktoro de Fondaĵo Vikimedio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto


Mardo, la 1-a de marto 2016

Lila Tretikov en aprilo 2014.
Fonto: Lane Hartwell

Lila Tretikov, nuna Plenuma Direktoro de la Fondaĵo Vikimedio kun sidejo en San-Francisko, anoncis ke la venontan 31-an de marto estos sia lasta labortago laŭ propra mesaĝo ŝia en dissendo listo de la fondaĵo.

La Administra Konsilio de la Fondaĵo Vikimedio disvolvigas transiran planon ĝis kiam alia personoj prenos la postenon, tiu plano inkludas la postenigon de provizora direktoro.

Lila Tretikov ekoficiĝis kiel Plenuma Direktoro en majo 2014. Dume ŝi elpensis projekton por disvolvigi retan serĉilon (similan al Guglo) por plibonigi la serĉojn en Vikipedio sed la komunumo kritikis la mankon de travidebleco en la plano kaj pluraj membroj de la skipo de la Fondaĵo rezignis siajn laborojn kaj aliaj dungitoj esprimis publike malaprobon, En publikaĵo en la institucia blogo, Tretikov neis ke la reta serĉilo dizajnita, konata kiel "Knowledge Engine (Kona motoro)" estu sendependa de la aliaj projektoj de Vikimedio, sed la diskutoj pri la ekigo daŭre restis sekretaj, male al la cetero de la diskutoj kiuj estas publikaj.

Tretikov rezignis sian postenon la pasintan 25-an de februaro, la prezidanto de la Administra Konsilio, Patricio Lorente akceptis tion kaj anoncis la komencon de la transira plano.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Lila Tretikov renuncia como Directora Ejecutiva de Fundación Wikimedia, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).