La unua vakcino kontraŭ COVID-19 estas testita en Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 13-a de julio 2020

La Scienco-Esplora Centro de la Seĉenov-Universitato. Moskvo, Rusio.

La Seĉenov-Universitato (Moskvo, Rusio) informis pri la fino de la unua etapo de la testado de vakcino kontraŭ COVID-19. La klinika testado okazis ekde la 18-a de junio kaj pruvis ke la vakcino estas sekura por la homa sano. En tiu ĉi etapo oni kontrolis ne efikecon de la vakcino, sed nur ĝian sekurecon por la homo. Sekva etapo esploros ĝian efikecon.

La testadon partoprenis 38 volontuloj, dividitaj je du grupoj, anticipe ekzamenitaj pri ĉeesto de antikorpoj, izolitaj por du semajnoj por garantii mankon de infektiĝo, poste vakcinitaj kaj izolitaj denove. La anoj de la unua grupo ricevis po unu dozo de la vakcino, la anoj de la dua grupo — po du dozoj. Tio estis virinoj kaj viroj 18 ĝis 65 jarojn aĝaj.

Jelena Smoljarĉuk, estro de la Centro pri Klinika Esplorado de Kuraciloj de la Seĉenov-Universitato, konstatis ke nenio minacas la vivon de la testitoj. La ĉefaj problemoj, kiujn ili alfrontis, estis psikologiaj (kvereloj ktp), kaŭzitaj de longa izoliteco, do oni eĉ devis konsulti psikologon.

Plej ofte ĉe volontuloj aperis reagoj, kiuj okazas ĉe apliko de iu alia vakcino, ne nur de tiu kontraŭ la kronviruso: tio estis lokaj reagoj forme de ruĝiĝo, densiĝo. Okazis ankaŭ ĝeneralaj fenomenoj: ĉe iu kapdoloro, ĉe iu piketado en la gorĝo, ĉe iu iom doloris artiko. Ĝenerale ĉiuj ĉi reagoj montriĝis en minimuma skalo, ili mem, sen aldona kuracista aŭ kuracila influo ĉesis.
Jelena Smoljarĉuk, estro de la Centro pri Klinika Esplorado de Kuraciloj de la Seĉenov-Universitato.
COVID-19 sub mikroskopo.

La unua grupo de la volontuloj elhospitaliĝos la 15-an de julio, la dua forlasos la klinikon la 20-an de julio. Fakuloj plu observos ilian sanstaton. Post fini raporton pri la unua fazo de la testado, oni transiros al plua esplorado surbaze de pli granda nombro de volontuloj.

La vakcino estis kreita en la Esplora Centro de Epidemiologio kaj Mikrobiologio de N. F. Gamaleja kaj enhavas ne vivan viruson, sed tiun artefaritan.

La preparaĵo estas rekombinita adenovirusa vakcino, kiu efektive estas neviva kaj kreita artefarite. Fakte ĝi ne enhavis partojn de la kronviruso, sed principo de ĝia agado estas tia, ke ĝi devas kaŭzi imunecon, imunan respondon similan al la imuna respondo, kiu aperas reage al la kronviruso.
Vadim Tarasov, direktoro de la Instituto de Farmacio kaj Transdona Medicino de la Seĉenov-Universitato.

Paralela testado okazis en la Ĉefa Milita Klinika Hospitalo de N. N. Burdenko, kie ĝin partoprenis militistoj-volontuloj. Sume en Rusio estas esplorataj 17 vakcinoj.

Oni esperas komenci vakcinadon en Rusio ne pli frue ol meze de aŭtuno. Ĝi estos libervola.

Fontoj