La tuta estraro de speciala taĉmento “Alfa” (Ukrainio) estis eksigita pro neplenumo de ordonoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 30-a de aprilo 2014

Emblemo de speciala taĉmento "Alfa" (Ukrainio).

La tuta estraro de speciala taĉmento “Alfa” (Ukrainio) estis eksigita pro neplenumo de ordonoj dum la kontraŭterorisma operaco en Donecka provinco. Rilate tri komandestrojn komenciĝis krimesplorado. Rilate estraron de la Luhanska provinca milicadministrejo okazas la oficesploro.

Provizora estro de la prezidanta administracio Sergej Paŝinskij diris, ke el 4000 milicanoj en Luhanska kaj Donecka provincoj plejparto estas “korumpitaj kaj malprofesiaj”. Li anoncis, ke oni planas almenaŭ parte solvi tiun problemon pere de la batalionoj de la teritoria defendo, establotaj en ĉiuj provincoj kadre de la Ministerio pri defendo kaj subigotaj al la Ĝenerala stabejo kaj provincestroj. Komence de aprilo oficiroj de “Alfa” rifuzis sturmi la oficejojn en Donecko kaj Luhansko, okupitajn de la porrusiaj aktivuloj. Ili deklaris dum kunsido, ke ili “ne iros por murdaĉi ĉiujn ajn en la okupitaj oficejoj” kaj agados strikte kadre de leĝaro. “Niaj taĉmentoj estis kreitaj por liberigi ostaĝojn kaj lukti kontraŭ terorismo” klarigis reprezentanto de “Alfa”. En februaro “Alfa” rifuzis iri al Krimeo por senarmigi lokan specialan taĉmenton “Berkut”, malestablitan de la nova ukraina registaro.

Fontoj[redakti]