La rusia vakcino kontraŭ COVID-19: intervjuo de la kreinto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 24-a de julio 2020

Fakuloj de la Seĉenov-Universitato. Moskvo, Rusio.

Denis Logunov — vic-direktoro pri scienca laboro de la Esplora Centro de Epidemiologio kaj Mikrobiologio de N. F. Gamaleja — en 43 jaroj sukcesis iĝi ano-korespondanto de la Rusia Akademio de Sciencoj, ekgvidi grupon da kreantoj de la unua rusia vakcino kontraŭ la kronviruso kaj injekti ĝin al si. Paroli pri la sentoj post tiu ĉi eksperimento Logunov rifuzas — ĉar li "ne ŝatas spekuladojn" kaj intervjuon li donas unuafoje en la vivo. Lian vakcinon oni jam injektis al 76 volontuloj: ĉiu el ili verkis "taglibron de volontulo", en kiu estis registrataj flankefikoj — altiĝinta temperaturo, erupcio, ruĝiĝo en la loko de la injekto. Feliĉe nenio pli serioza. La aŭtoritatoj esperas, ke la vakcino estos preta ĝis septembro. En intervjuo al la scienca redaktoro de "Meduza" Aleksandr Jerŝov kaj speciala korespondanto Svetlana Rejter, Logunov rakontis ke en septembro la vakcino povos ricevi nur provizoran registriĝon, kaj ĝia amasa fabrikado komenciĝos ne pli frue ol fine de 2020. Pri detaloj de la kreado de la vakcino la esploristoj parolas unuafoje — en la scienca literaturo rezultoj de ilia laboro ankoraŭ ne estas publikigitaj.

"Homoj tediĝis timi"

Dosiero:Nikolay Gamaleya.jpg
Medalo omaĝe al epidemiologo Nikolaj Gamaleja (1859-1949).

— Ĉu vi facile trovis la volontulojn por la klinika esplorado?

— Ho jes, pri tio estis neniuj problemoj.

— Eĉ la estro de la Rusia Fonduso de la Rektaj Investoj Kirill Dmitrijev, via investanto, en ĉiuj intervjuoj fiere rakontas kiel oni injektis al li la vakcinon.

— Ni estas la federacia organizaĵo de la Ministerio pri sano de Rusio. Nia investanto estas la ŝtato.

— Kiel vi pensas, kial la homoj tiom volonte aprobis injektadon de nekonata substanco? Ĉu timo malsaniĝi? Ĉu ili tediĝis timi?

— Unue mi pensas ke oni vere tediĝis timi. Due, kun paso de tempo homoj komencas iel alkutimiĝi al la kronviruso, komprenante ke ĝi malaperos nenien. Vi scias, ekzistas regeblaj infektoj kaj ekzistas neregblaj. Kaj komence tiu ĉi infekto estis neregbla. Nun — pluso-minuso — haveblas almenaŭ rimedoj por malaltigo de la virusa ŝarĝo kaj kompreneblas ke ni devas iel vivi kun tiu ĉi viruso.

— Dume en la mondo oni deklaras kiel panaceon jen unu kuracilon, jen alian, sed konvinkaj pruvoj de efikeco aŭ malmultas aŭ tute mankas.

— La problemo konsistas en tio, ke ĉiam, kiam kio estas farata rapidege, la pruvebleco suferas.

— Kaj vi mem kiel al la kronviruso rilatis? Ĉu vi timis?

— Jes, certe. Por mi komencaj ciferoj estis sufiĉe konvinkaj. Mi memoras ciferojn de matematika modelado pri gripo — kaj homoj ofte perdiĝas en ciferoj, ili opinias, ke post la gripo en intensaj stacioj ankaŭ multaj mortas. Mi en tiaj kazoj klarigas, ke necesas rigardi la ĝeneralan mortnivelon, ne la statistikon de la mortoj en la intensaj stacioj. Kaj la ĝenerala mortnivelo estas grave pli alta, ol ĉe la gripo: ĉe la gripo — 0,04%, mskaimume — 0,1%, COVID-19 — kelkoble pli.

— La volontuloj, kiujn vi vakcinis, estis skrupule kontrolitaj pri manko de eĉ plej etaj signoj de la kronviruso kaj baritaj de la kontaktoj kun la ekstera mondo. Nun ni imagu tian bildon: vian vakcinon oni injektas al homo, kiu jam estas infektita, sed li ankoraŭ ne havas simptomojn. Ne eblas ja ĉiun antaŭ la injekto kontroli kaj bari de la kontaktoj, ĉu ne? Kaj kio okazos en tiu kazo? Ĉu la injekto ne kaŭzos imunan respondon, kiu estigos danĝerajn sekvojn?

— La problemo estas ne nur pri nia aŭ ne nia vakcino. Tiaj komplikaĵoj nomiĝas ADE-efiko (angle: Antibody-dependent enhancement, do antikorpo-dependa fortiga efiko), ĝi ekzemple propras al la viruso de la febro dengo.

Pri ADE estas verkitaj centoj da artikoloj, ne havas sencon ilin rerakonti — ĝi renkontiĝas ankaŭ ĉe ebolo. Al la homo ne decas injekti senaktivigitan vakcinon — ĝi kaŭzas nur antikorpan imunan respondon, kaj poste, ĉe ĝia malfortiĝo, ADE-efikon. Ĝi ne kaŭzos formiĝon de la ĉela imuneco, kiun ni bezonas. Do dum la kreado de la vakcino kontraŭ COVID-19 ni kreis ne la senaktivigitan, sed la vektoran vakcinon.

— Ni imagu ke vi parolas kun scivolema infano. Kio estas la senaktivigita vakcino?

— Oni prenis viruson, kreskigis ĝin, senaktivigis — mortigis. Oni faris kun ĝi vakcinon. Oni injektis. La vakcino, farita surbaze de tiu ĉi principo, povas kaŭzi nur antikorpan protekton.

La vektoraj vakcinoj, kaj surbaze de tiu ĉi principo estas kreita nia vakcino kontraŭ la kronviruso, kaŭzas aldone la citotoksan reagon de la imuneco — aperas imunaj ĉeloj, kiuj laŭcele ekstermas la ĉelojn, infektitajn je la kronviruso. Transigi la parolojn pri la ADE-efiko sur la vektoran vakcinon estas ne sufiĉe korekte — la esploroj montris, ke ne ekzistas ajna ADE-efiko por la vektoraj vakcinoj. Neniu diras, ke tiun ĉi efikon ne necesas plu esplori kaj ne necesas ĝin rigardi, sed la testitaj ĉe primatoj la Oksforda kaj la ĉina [vektoraj] vakcinoj [kontraŭ SARS-CoV-2] neniun ADE-efikon montris. Ni nian vakcinon ankaŭ pri tiu ĉi efiko ĉe primatoj kontrolis. Kaj, kvankam ni definitive ne povas diri, ĉu la homo havos la saman bildon kiel primatoj, nun la eblecon de la ADF-efiko necesas trakti singarde, sed ne pli.

— Kaj kion signifas la "vektora"?

— Oni prenas la viruson [vektoron] — nedanĝeran, ne eniĝantan en la genomon, tiun kun kiu la tuta homaro renkontiĝas sian tutan vivon — la adenoviruson. Poste oni faras ĝin eĉ pli sekura — oni fortranĉas pecon de ĝia genomo, pli ĝuste du. Post tiaj modifoj ĝi ne kapablas reproduktiĝi en la normalaj ĉeloj de la homo, sed ĝi povas tien trafi kaj alporti tion, kion oni ordonos al ĝi porti, kion oni "enigos" en ĝian genomon — en nia kazo fremdan por la adenoviruso genon, kodantan S-proteinon (proteino-"pikilo"). La adenoviruso povas ĝin efike alporti kaj post du-tri semajnoj spuroj de la vektoro en la organismo malaperos. la provizora historio: ĝi alportis — ĝi kreis fremdan proteinon en ĉeloj de la homo — oni ricevis rezulton.

Itinera taksio.

— Jes. Ni prenis genon, kodantan S-proteinon, transformis ĝin el RNA je DNA. Ni enigis tiun ĉi genon en la genomon de la adenoviruso, ricevis vektoron.

— Duonhoro da laboro kaj vakcino pretas.

— Preskaŭ. Du semajnoj.

"Kreaj turmentoj mankis. Kopii-Enigi je laŭvorta senco"

Sergej Sobjanin ĉe malfermo de la kronvirusa hospitalo en la Seĉenov-Universitato. Moskvo, Rusio.

— Rakontu kiel vi kreis tiun ĉi vakcinon.

— Ni kreis ĝin laŭ normala por ĉiuj vektoraj vakcinoj maniero. Similaj vakcinoj ne aperis el nenio, ili estas aktive uzataj ekde la 1990-aj jaroj. Surbaze de tia principo ni kreis vakcinon kontraŭ la viruso ebolo, kiu estis registrita de ni.

— Vi elektis nome la vektoran vakcinon kaj nome surbaze de la adenoviruso. Kial? Ĉu pro tio ke vi jam laboris kun ĝi?

— Kiam ni estis farantaj decidon pri la vakcino, estis kompreneble ke tio devas esti vakcino, kiu kaŭzos la citotoksan reagon de la imuneco. Sufiĉe simpla decido — iu ajn homo sekvus mian vojon. Elektante inter DNA-, RNA- kaj virusaj vektoroj por alportado de la vakcinoj — kaj ni laboras kun ĉiuj ĉi tipoj — ni elektis la virusajn vektorojn, ĉar ili estas pli efikaj. Ni faris amason de eksperimentoj pri diversaj portiloj kaj komparadis ilin kun la vektoraj, kaj jam ĉe la starto estis klare, ke tio estas ĉielo kaj tero.

— Kiam vi decidis ke jam, ni aliĝas al la konkuro, ni faras la vakcinon kaj ĝi estos nome tia?

— Mi ĉi tie devas klarigi unu aferon: ni tri jarojn faris vakcinon kontraŭ la [viruso de la mezorienta spira sindromo] MERS.

— Kaj ĉu vi prenis la pretan?

— Jes. Ni faris vakcinon kontraŭ MERS kaj provis diversajn variantojn. Tio estis granda laboro, ni atingis la duan fazon de la klinika esplorado. Do kiam aperis alia kronviruso, la plej proksima frato el la grupo de la beta-kronviruso, al ni mankis iuj ajn duboj kion kaj kiel fari. La kreaj turmentoj mankis. Kopii-Enigi je laŭvorta senco.

— Kaj kiam vi komencis la laboron? En aprilo? En majo?

— En februaro. Ideo, ke ni ekagas kaj ion faras, aperis nome tiam. En januaro ankoraŭ neniu bone komprenis, kion ni alfrontis. En februaro mi partoprenis konferencon de la Monda Organizaĵo pri Sano [MOS] — tiam iĝis klare, ke ni alfrontis seriozan problemon.

— Ĉu en MOS oni estis komprenantaj kio okazis?

— En la 20-aj tagoj de februaro — jes. Mi ne kritikos MOS, por tio ekzistas aliaj homoj. Verŝajne ili estas pri io pravaj, sed al MOS ankaŭ estas malfacile — ĝi tre ofte ne ricevas objektivan informon, ĝi estas ne ŝtata organo, kiu faras por ĉiuj decidojn. Ĝiaj kunlaborantoj faras ĉion kion ili povas — ili kunvenigis komitatojn pri la klinikaj kaj antaŭklinikaj esploroj, ĉio ĉi en malferma formo estas uzata tra la tuta mondo. MOS verŝajne postrestas rilate rapidecon — oni fermas landlimojn, oni ne fermas — sed tio ja estas politika decido, kiun oni rapide ne faras.

— Vi kopiis vian vektoran vakcinon kontraŭ MERS. Sed kial vi ne uzis la vektoron, kiu povas multiĝi en la ĉeloj — tio ja potenciale povas fari la imunecon eĉ pli longdaŭra?

— Mi diru simple: la vektoro, kiu bezonas multiĝi, estos kaŭzanta pli fortajn flankefikojn. Se ĝi ne multiĝas, do post la vakcinado oni havos kutimajn nedezirindajn fenomenojn — temperaturon, doloron ĉe la loko de la injekto. Se oni faras la vakcinon surbaze de la vektoro, kiu multiĝas, do oni ellasas ĝinon el botelo. Kion ni faras? Ni injektas la vakcinon en du etapoj — unue unu vektoron, poste — alian. Tia skemo estas konata en la mondo — mi pensas nun oni ne uzas ĝin pro iuj ekonomiaj kialoj. Sed en nia situacio ni komprenas, ke dufoja enigado de la vakcino estas pli bona ol la unufoja. Ni tion kontrolis ĉe la vakcinoj kontraŭ MERS kaj la ebola viruso.

— La lastaj esploroj de britaj kaj germanaj sciencistoj montras, ke nombro de antikorpoj al la kronviruso en la sango malaltiĝas oble pli rapide ol atendite. Ĉu tio povas iel malhelpi al la vakcinado?

— Tiuj ĉi laboroj pruvas evidentan aferon — la imuneco kun tempo malaltiĝas. Gravas, ke ankoraŭ neniu scias, kiel ĉio estos poste. Unue, kial ni konsideras malaltiĝon de la antikorpoj en la sango kiel markilon de tio, ke la imuneco malaperis? La antikopoj en la sango ĉiam malaltiĝas — ni ja ne povas atingi pinton de la imuna respondo kontraŭ unu infekto, kaj tuj kontraŭ la dua, tria, kvara — en tiu kazo ĉiuj fortoj de la organismo estus elĉerpitaj. Proksimume du monatojn post leviĝo de la nivelo de la antikorpoj kontraŭ la infekto okazas ĝia forta falo.

Kaj ĉi tie aperas interesa demando: ĉu estos protektita tia resaniĝinta homo? Ekzistas vakcinoj, kiuj formas efikan imunecon, sed poste ĝi falas, patogeno ŝanĝiĝas, trafas la organismon duan fojon, kaj la homo malsaniĝas denove — sed pli facile eltenas la malsanon, ne mortas. Tia situacio estas ekzemple pri la gripo. Kaj foje okazas kiel pri la flava febro — la imuneco leviĝas, poste falas ĝis sufiĉe malaltaj indikiloj, sed ĝia protekta efikeco konserviĝas ĝis 20 jaroj. Kaj se nun troviĝos homo, kiu diros ke malaltiĝo de la antikorpoj kontraŭ COVID-19 signifas, ke la imuneco ne funkcios, tio estos kuraĝa, sed senpruva kaj absurda aserto.

— Ĉu dum kreado de la vakcino vi ekde komenco decidis sekvi unu vojon kaj turni nenien? Kaj kial ekzemple ne 13 variantojn de malsamaj vakcinoj? Ja foje okazas tiel — oni investas ĉion je unu varianto, kaj fine io subite rompiĝas.

— Ni ne timis, ni tiun ĉi historion trapasadis multajn fojon. Mi ripetu, ni jam faris la duvektoran vakcinon kontraŭ MERS kaj injektadis ĝin al volontuloj.

— Sed en la mondo ekzistas diversaj variantoj, kaj nun tiel ĉio dividiĝis, ke kian sciencon havas lando — tian vakcinon ĝi havos. Via vakcino havas analogojn — la Oksforda vakcino kaj la ĉina.

— Eĉ pli, Johnson & Johnson ankaŭ faras la adenovirusan vakcinon, nur iom postrestas. Do haveblas tri proksimaj analogoj.

— Ĉu vi povas nomi la ĉefajn diferencojn de via vakcino kaj de la esplora dezajno?

— La esplora dezajno ĉie estas proksimume la sama — unue estas esplorata limigita grupo, poste grandskala esplorado, kiu nepre okazos.

— Sed vi havas du vektorojn kaj ili ne.

— Mi rakontos kial ni havas la duvektoran vakcinon. Se oni injektas unu vektoron kaj ĝi ne reproduktiĝas, necesas injekti la duan fojon. La saman vektoron oni injekti ne povos — la imuna respondo al ĝi troviĝas en akuta fazo. Kaj homo ne respondis al la unua injekto, okazas tiel ekzemple ĉe la homoj de la maljuna aĝo. Oni ja ne kun blankaj musetoj laboras kun netuŝita imuneco, kiuj al ĉio egale, kvazaŭ ĝemeloj reagas. Ne. Ĉe ni en la populacio haveblas diversaj situacioj. Kaj tre ofte en tiu kazo oni povas ricevi bonan imunan respondon, sed por tio ĝin necesas fortigi kaj enigi la duan injekton.

Ni tiun ĉi historion bone kontrolis — ĉe musoj, kaj ĉe primatoj. Ĉe ni okazis klinika esplorado de dufaktora enigado de la sama vektoro ĉe la homoj. Ni scias, ke ripeta enigado de la sama vektoro estas ne tre bona historio. Post la unua injekto videblis respondo ĉe ĉiuj volontuloj, sed ĉe la ripeta enigo signifa fortiĝo estis atingita nur ĉe tiuj, al kiu oni injektis la duan komponanton surbaze de alia vektoro, kaj enigo de la sama vektoro donis ege malgravan fortiĝon. Do se iu enigos la saman vektoron, li riskos krei malfortan imunecon, kiu povos krize malaltiĝi dum tri ĝis ses monatoj.

— Ĉu en tio konsistas via ĉefa diferenco de la Oksforda vakcino?

— Vi serĉas diferencojn kaj mi — similecon. Ni [ĉiuj] agas ne laŭ principo ke ni volas ion unufoje injekti kaj poste subite io estos funkcianta. Ni devas esti certaj, ke al la vakcino respondos malsamaj homoj.

"Kaj en Usono, kaj en Rusio nun haveblas ebleco tranĉi la angulojn"

Tomografo en la Seĉenov-Universitato. Moskvo, Rusio.

— Ĉu okazis neprognozeblaj reagoj ĉe volontuloj?

— Ne, feliĉe. Ĉio estas prognozebla — temperaturo, doloro ĉe la loko de la enigado. Erupcio malgranda. Ĉio en normo.

— Kio rilate la vakcinon jam pretas kaj kio estas planata?

— Okazis la antaŭklinikaj esploroj — ĉe musoj, simietoj kaj hamstroj. Sekureco estis aldone kontrolita ĉe ratoj, kunikloj kaj du specoj de simioj — rezusoj kaj kalitriksoj.

— Kaj ĉu ĉio estas bone?

— Jes, alikaze oni ne permesus al ni transiri al la klinika esplorado ĉe volontuloj.

— Ĉu haveblas antikorpoj kaj mankas flankefikoj?

— Vi sciu, tio estas ne la plej problema parto — ricevi la antikorpojn ĉe rezusoj kaj kalitriksoj.

— Kaj T-ĉeloj?

— Ankaŭ. Pri ili ĉio estas simple, la bestoj sufiĉe bone respondas.

— Kaj ĉu ili protektas kontraŭ la viruso mem, ĉu vi iel kontrolis tion?

— Jes, okazis esploro ĉe hamstroj kaj rezusoj.

— Ĉu vi ankoraŭ ne publikigis tion?

— Ankoraŭ ne, sed ni faros.

— Do ĉu poste — esploroj ĉe 38 homoj?

— Du fojojn po 38.

— Ĉu iuj ricevis kutiman vakcinon kaj aliaj "sekigitan"?

— Tiel estas.

— Ĉu tiu fazo finiĝis?

— Ĝi finiĝas. Ni jam ĉion enigis kaj spuris.

— Kaj kiu tago estas hodiaŭ post la enigo?

— La 28-a.

— Kaj kiaj estas la rezultoj?

— La finajn rezultojn ni vidos, ĝis nun ni vidis la anticipajn — sekureco, imuna respondo. Kompletajn datumojn ni aŭdigos iom poste.

— Ĉu vi kontrolas antikorpojn, neŭtraligantajn antikorpojn, T-ĉelojn kaj verŝajne jen ĉio — nenion pli eblas kontroli?

— Eblas. Ni kontrolas diversajn antikorpojn ĉe diversaj testiloj — IgG, imunofermenta analizo je plengranda S-proteino kaj je fragmento de S-proteino (RBD-domajno), titron de virusoneŭtraligaj antikorpoj, T-ĉelan imunan respondon en du variantoj — limfoproliferado [kresko de populacio] de CD4- kaj CD8-ĉeloj kaj produktado fare de ili de gamo-interferono. Kiam pacientoj malmultas, ili devas esti esploritaj de ĉiuj flankoj — ni tion faras unuavice por ni — ni devas scii pri nia vakcino maksimume multe.

— Ĉu tiu ĉi vakcino estos deviga?

— Tio estas demando ne por mi. Mi povas diri mian opinion: devigi la homojn estas ne tre ĝuste, ili mem kapablas fari decidon. La Ministerio pri sano plej verŝajne difinos iujn riskogrupojn, al kiuj la vakcinado estos rekomendita pro granda nombro de kontaktoj. Kuracistoj, instruistoj. Por tiuj ĉi profesioj plej verŝajne estos akceptitaj rekomendoj.

— En amaskomunikiloj oni skribas: jam, en la Instituto de Gamaleja finiĝis testado de la vakcino. Oni ĉion pruvis, ĉio funkcias, preparu vin al la injektoj.

— Mi estas ne amaskomunikiloj, mi ne povas respondeci pri ili. Novaĵoj falas sur nin neatendite. Ni estas maksimume malfermaj, ĉion rakontas — ni ne havas 20 rezervajn variantojn, haveblas nur unu, ĝi aperis ne hazarde, haveblas la tuta informo, ĉio estos publikigita en eksterlandaj revuoj. Klinikaj bazoj efektive enigis ĉiujn dozojn al volontuloj. Kaj la amaskomunikiloj verŝajne celis tion, kiam ili raportis ke la esplorado finiĝis. Sed ĝi ne finiĝis, observado de la volontuloj daŭros ankoraŭ duonjaron. Sed ankau en Usono, kaj en Rusio haveblas specialaj ordonoj, kiuj ebligas...

— Tranĉi la angulojn.

— Jes, simpligi la reguligajn procedurojn. Sed tio ne signifas, ke oni vakcinis la volontulojn, kaj neniu respondecos pri ili. Pri ili estos kolektata informo 42 tagojn post la enigo de la vakcino, poste post tri monatoj, plu — post duonjaro. Sed la etapo de tranĉado de la anguloj estos finita post la unua fazo de la vakcinado. Kaj post 42 tagoj ni prezentos la tutan informon.

— Do kion signifas la deklaroj pri tio, ke la vakcino haveblos jam en septembro? Kiel ilin kompreni?

— Tio signifas, ke se tio okazos...

— Kaj ĉu povas ne okazi?

— Komprenu, tio estas la objektiva esplorado — ne ni decidas, ĉu la vakcino trapasos la registriĝon aŭ ne, ne ni influas tiun ĉi decidon. De la reguliga vidpunkto tio estas aranĝita tiel: la kreinto, ĝi ankaŭ estas la sponsoro, donas la vakcinon al la klinika bazo [kie okazas esplorado] kja poste ĉion faras ĝi. Oni demandos nin pri nenio. La klinika bazo preparos la dokumentojn: observaĵoj, taglibroj de volontuloj ktp. Ĉio ĉi kolektiĝos en pakaĵon de la datumoj — laŭ analizoj, laŭ imunogeneco. Ĉio ĉi estos transdonata al la centro pri ekspertizoj de la Ministerio pri sano kaj nome ĝi faros la decidon — surbaze de la pakaĵo de la datumoj de la antaŭklinikaj kaj klinikaj esploroj — ĉu konvenas tiu vakcino, ĉu ĝi estas sufiĉe efika, kiom bona estas rilatumo de la parametroj de sekureco kaj efikeco, kaj ĉu eblas lasi tiun ĉi vakcinon ĉe limigitaj kondiĉoj en la uzadon.

Kion signifas "ĉe limigitaj kondiĉoj"? Tio signifas ke se ni ne ripetos [rezultojn] ĉe granda samplo, do la registriĝo finiĝos. Do nepre okazos plia larĝigita esplorado (la tria fazo kiel tio estas kutime en la internacia klasifiko) kaj ĉiuj observoj de la volontuloj (kaj tiuj 76 kaj tiuj, kiuj ankoraŭ partoprenos) estos farataj ne 42 tagojn — ili estos plenumataj duonjaron. Kaj nur tiam, kiam tio okazos, kiam estos pruvita la efikeco kaj sekureco, ni ricevos la stabilan registran atestilon, se la eksperta organo decidos, ke tio sufiĉas. Kaj nun [tio, pri kio ni parolas] estas nura registriĝo "ĉe limigitaj kondiĉoj", kiu ebligos komenci ekzempe vakcinadon de la riskogrupoj. Kaj jen ĉio.

"Deziron esti la unua en la mondo mi ne havas. La unua tasko estas protekti mian proksiman rondon"

Fakulo de la Seĉenov-Universitato. Moskvo, Rusio.

— Ĉu vi volas diri, ke la testado ĉe tiuj du grupoj po 38 homoj sufiĉas por ricevi la registriĝon? Sed tio ja estas tre malmulte!

— Tio sufiĉas por ricevi la registriĝon "ĉe limigitaj kondiĉoj" — ĝi ekzemple ne ebligas vakcini la infanojn, maljunulojn, sed ĝi ebligos al oni fari esploradon ĉe pli granda samplo. Oni ekhavos la riskogrupojn, ili ricevos la substancon, kiu trapasos ekspertizon pri la kvalito en Roszdravnadzor [la Federacia Servo pri Kontrolado en la Sfero de Sanservo]. Poste iel ajn necesos vakcini mil homojn por trapasi la trian fazon. En tiu senco preskaŭ nenio ŝanĝiĝos — krom tio, ke aperos la ebleco uzi ĝin ĉe pli granda rondo de homoj, ne nur ĉe sanaj volontuloj, sed ankaŭ ĉe homoj el la riskogrupoj. Ni ja ne volontulojn volas protekti per la vakcino, ĉu ne?

— Ĉu vi opinias ke tio estas bone — ellasi la vakcinon laŭ tia skemo de la registriĝo?

— Usono nun venis ĝuste al la sama — la vakcinoj ĉe ili ekmarŝis laŭ la simpligita skemo. Se ni parolas pri la precedencoj, do pli-malpli ĉiuj ekiris la saman vojon. Kaj la britoj ankaŭ — nun post la unua fazo ili tamen iros al la simpligita registriĝo, vi vidos.

— Sed en ilia esplorado estas deklaritaj 1000 homoj, ne 78, kaj ili ekiros post mil volontuloj?

— Milon ili iel ajn ne estos esplorantaj [ankoraŭ] longe. Ne okazos iu ajn kompleta esplorado nek en Usono, nek ie ajn aliloke.

— Ĉu oni povas prezenti tian tre proksimuman aritmetikon: se mortnivelo pro malsano konsistigas ĉirkaŭ 1%, do por pruvi ke la vakcino estas sufiĉe sekura, ke ĝi vere donas avantaĝon ĉe la aplikado, necesas observi almenaŭ 100 homojn por havi eblecon vidi iun seriozan, sed maloftan flankefikon — mi ne scias, ADE-reagon aŭ ion alian. Simple por aserti, ke riskoj de la vakcinado estas malpli altaj ol la riskoj de la malsano mem. Ĉu ne estas tiel?

— Certe, kaj tiel ni faros. Protokolo por la granda tria fazo de la esplorado kun partopreno de du mil volontuloj jam estas ellaborita, sed ankoraŭ ne aprobita, do pri ĝi nenio estis publikigita. Sed ĝi ekzistas. Ni ne simple evitas tiun ĉi grandan esploron, ni faras ĉion por ke ĝi okazu jam nun, en la plej proksima tempo — en aŭgusto.

— Kaj se imagi tian fantazian situacion: vi ellasas la medikamenton al la merkato kaj jen, dio savu, okazas io, nu tre malbona, kiel en kino. Kio okazas tiam — ĉu ĉio revokiĝas reen?

— Por iu ajn kuracilo — ne gravas, ĉu la nia aŭ iu alia — ekzistas speciala proceduro, laŭ kiu tio okazas: komenciĝas enketado, ĉiuj paŝoj estas preskribitaj. Entute pri ĉiuj aferoj, kiuj okazas al la volontuloj, ni devas prezenti raporton al la Ministerio pri sano. Ni havas fakte sufiĉe striktan reguligan sistemon.

— Rilate sciigojn de amaskomunikiloj pri kodumuloj, kiuj volis ŝteli sekretojn pri la produktado de la vakcino, mi volas demandi — kia parto de la informo ĉe kreado de la vakcino estas supersekreta? Kion necesas speciale bone protekti? Tia "pleja sekreto", kiun vi neniam kaj al neniu propravole fordonos?

— Kiam oni vivas en iu teknologio, do ĉu vi volas tion aŭ ne, vi ekhavas amason da propraj kreaĵoj, kiujn vi ofte eĉ ne patentas. Sed ilin tre malfacilas ŝteli — necesas vivi 15-20 jarojn por vere perfekte ekregi tiun ĉi teknologion kaj reprodukti ĝin en ajnaj kondiĉoj. Nu kiel eblas tion ŝteli? Nur kune kun teamo de la kreintoj. Kaj kiam la vakcino aperos en la merkato, do ajnakaze ĉiu povos rigardi kio estas en ĝia enhavo, neniu sekreto tie haveblos.

— Ĉu haveblas deziro esti la unuaj en la mondo?

— Ĉe mi? Ne. Verŝajne ĝi devas esti, sed ne. Mi ĉiam alian celon por mi starigis: la unua tasko estas protekti mian proksiman rondon. Ĉar tio ĉiam estis sufiĉe terure, vere — kaj deziro protekti kaj savi proksimajn homojn, ĝi estas sufiĉe forta. Kaj poste, vi scias, venki la usonanojn, venki la eŭropanojn — tio estas financaj celoj pri konkero de la merkato, kaj mi ne konkeras la merkatojn, mi kreas la kuracilojn. Kaj mi bezonas ke mia kuracilo estus bona, kaj ke ĝi estu aplikata. Kaj kiu kaj kiel ĝin promocios, tio gravas, sed duarangas.

== "Ĝis la fino de tiu ĉi jaro ni devos ekprodukti milionojn da vakcinoj jare"

Enirejo al la ruĝa zono de hospitalo. Moskvo, Rusio.

— Vi ja en viaj esploroj rigardas nur al malrektaj signoj de la protekta efiko: antikorpoj kaj T-ĉeloj. Sed la statistikon mem pri tio, ke la vakcinitoj malsaniĝas malpli ofte ol la nevakcinitoj, vi ankoraŭ ne kolektas. Ĉu povas esti tiel, ke la vakcino estos neefika en la reala vivo eĉ tiam, kiam laboratoriaj testoj diros, ke ĉio devas funkcii?

— Certe, ĉio ĉi estos observata kaj ĉion ĉi ni vidos. Bestoj post la vakcinado estas protektitaj [de la infekto] — kaj musteloj, kaj hamstroj, kaj primatoj. Do kialoj opinii, ke la vakcino ne ekfunkcios mankas. La sola timo rilate tion — se vi demandos mian personan opinion — konsistas en daŭro de la imuneco. Ĉu ĝi daŭros unu jaron, du aŭ tri — ni ne scias. Kiel aspektos la ripeta infekto post unu jaro? Nek ni, nek iu ajn ankoraŭ tion scias, ja malsano aĝas nur ses monatojn.

— Kiom da dozoj de la vakcinoj vi planas produkti?

— Por tion ekprodukti la fabrikado devas esti grandskala. Kaj ĉi tie la Ministerio pri sano entreprenas ĉiujn klopodojn por ke tiuj vakcinoj, kiuj aperos, maksimume transdoniĝu al produktejoj, por ke tiuj produktejoj maksimume rapide aliĝu al la ludo, maksimume rapide eniru la merkaton, por ke estu kvalito, por ke eblus tion rapide grandigi. Tio certe estas unu el prioritataj taskoj, kiuj ankaŭ estos solvataj paralele.

— Ni imagu ke jam hodiaŭ vi havas permesilon kaj oni diras al vi: "Jam, antaŭen, ni bezonas 146 milionojn da dozoj de la vakcino"[1].

— Mi povas diri [nur tion], kio okazos en la Instituto de Gamaleja, kiun skalon de produktado ni atingos. Kiujn skalojn atingos niaj kolegoj — kaj tio efektive estos niaj kolegoj kaj helpantoj, ne malamikoj — kiom rapide ili atingos, necesos demandi ilin.

— Kaj ĉe vi?

— Ĝis la fino de tiu ĉi jaro ni devos ekprodukti milionojn da vakcinoj jare. De tri ĝis kvin milionojn da dozoj jare. Nia produktado kreskos je tri etapoj — maŝinaro kaj materialoj jam estas menditaj.

— Eĉ pri kultivita medio por kreskado de la ĉeloj povas aperi problemoj — ĉiuj bezonas la saman medion. Tiuj medioj, ili ja ne estas produktataj ĉe ni, ili estas importataj. Ĉu ne aperos problemoj pri tio?

Mezurado de korpotemperaturo en klino. Moskvo, Rusio.

— Ĝis nun ne estis tiel, ke Rusion oni fortanĉus kaj ion ne vendus al ĝi nur pro tio, ke ĝi estas Rusio. Teorie verŝajne tio povus okazi, sed ĝis nun mi ne alfrontis tion. Inverse, produktantoj petas nin por rapidigo de la mendoj indiki, ke la medio estos uzata por kreado de la kuraciloj kontraŭ COVID-19.

— Ĉu vi ne timas iujn tumultojn, se subite okazos tiel, ke prioritate eblecon de la vakcinado ricevos ekzemple la ŝtatoficistoj?

Sed kial mi devas zorgi pri tio? Ne, mi ne zorgas. Tio estas ne mia afero. Mia afero estas fari bonan produkton, ĉe tio mia agadsfero finiĝas. La ŝtataj prioritatoj, kiujn necesas rangigi — pri tio devas okupiĝi la registaro kaj la Ministerio pri sano. Se la registaro sendos al nia instituto respektivajn ordonojn, do ni agos laŭe al ili, kaj neniel aliel. Aliaj variantoj mankas, ni estas subigita al ĝi organizaĵo. Al kiu doni, kiujn kohortojn unuavice protekti — tio estos kalkulita kaj jam kalkulata. Mi estas certa, ke ne okazos tiel — tiun ĉi ni protektos kaj tiujn ne.

— En kiuj produktejoj estos fabrikata via vakcino?

— R-farm (Р-фарм), Generium (Генериум), Binnofarm (Биннофарм) — jen la ĉefaj produktejoj. La kompanioj mem kontaktis nin, ekvolis partopreni.

— Ĉu tio estas finance profita?

— Verŝajne. Sed por multaj homoj, mi pensas, tio estas ankaŭ la ebleco partopreni en io granda.

— Tio estas forta ambicio.

— Certe. Partopreno en granda afero, ne en ajna bagatelaĵo.

— Eble tio estas stulta demando, sed tamen: ĉu vi sentas iun specialan respondecon antaŭ la loĝantaro de Rusio pro tio kion vi faras?

— Certe. Ne eblas sidi en tranĉeo kaj indiferente observi ĉion, kio okazas nun. Por ni tio estis vere granda defio, al kiu ni devis kongrui. Tiel okazis, ke tio estas mia fako, oni ne povas esti mikrobiologo, virusologo kaj ne partopreni — tio estas defio kaj ni devas reagi al ĝi.

— Pardonu la arogantecon, sed ĉu viaj propraj proksimuloj malsanis pro la kronviruso?

— Malsanis miaj parencoj. Tiuj pli aĝaj eĉ trafis hospitalon.

Fontoj

Rim.: Ĉi tiu enhavo unue aperis en Meduza.io kaj montriĝas ĉi tie laŭ la kondiĉoj de la permesilo CC-BY 4.0 kun ellaso sole de resumo de la teksto, kiu troviĝis post la enkonduko kaj antaŭ la demandoj.

Referencoj

  1. Aludo al nombro de la loĝantoj en Rusio.