La prezoj de taksioj en Bonaero plialtiĝos 15 procentoj ekde majo de 2014

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 31-a de majo 2014

Ekde la 31-a de majo 2014, la prezoj de la taksioj en Bonaero plialtiĝos iomete pli ol 14,5%. Laŭ la dekreto, kiu aprobas tion, tio ĉi celas kompensi la "malĝisdatigon de la prezoj generitaj pro la daŭraj altiĝoj de la materialoj kaj kostoj implikitaj".

Per tiu ĉi nova prezaltiĝo, la taga prezo (de 6:00 ĝis 22:00) estos po 1,26 $ (laŭ argentina peso) por ĉiuj 200 metroj iritaj aŭ 60 sekundoj atendante; la minimuma prezo, kostos 12,60 $, laŭ la rilato 1:10 fiksita laŭleĝe. La nokta prezo (de 22:00 ĝis 6:00) kostos po 1,51 $ (20 % kroma), do la minimuma prezos estos 15,10 $.
Laŭ kelkaj amaskomunikiloj, sen diri fontojn, tiu ĉi estus la unua plialtiĝo el du dum la jaro.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo La tarifa de taxis de Buenos Aires aumenta un 15 % en mayo de 2014, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).