La hongkongaj por-demokratiaj partioj venkis en la loka balotado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 25-a de novembro 2019

Flave la demokratiaj venkoj, blue la por-Pekinaj.

La por-demokratiaj Hongkongaj partioj gajnis grandegan venkon en la loka balotado, dimanĉon la 24-an de novembro. Tiom granda nombro da voĉdonantoj, kiom neniam antaŭe, tiamaniere voĉdonis, ke oni taksas la balotadon amasa riproĉo al Pekino. La opoziciaj kandidatoj gajnis preskaŭ 90 elcentojn de la deputitoj, laŭ la publika amaskomunikilo RTHK. La demokratoj nun kontrolos 17 el 18 distriktaj konsilioj, antaŭe kontrolinte nulon.

La balotado estis grava simbola bato de la por-ĉinaj partioj kiuj regas la hongkongan politikon, kaj ĝi estis nova pruvo de daŭra subteno al la por-demokratia movado, kiu estiĝis antaŭ kvin monatoj kaj fariĝas ĉiam pli batalema.

«La hongkonganoj elparolis laŭte kaj klare. La internacia komunumo devas agnoski tion, ke post preskaŭ ses monatoj, la publika opinion NE turniĝis kontraŭ la movado», diris la aktivista studento Joshua Wong ĉe Tvitero.

«Ĉi tio estas vasta venko, multe pli granda ol tio, kion oni atendis», diris David Zweig, emerita profesoro ĉe la Hongkonga Universitato de Scienco kaj Teknologio.

Tamen, la balotado ne signife ŝanĝos la ekvilibron de potenco en la kvazaŭ-demokratia politika sistemo de Hongkongo. La distriktaj deputitoj ne potencas adopti leĝojn. Ili traktas ĉefe tre lokajn aferojn, kiel plendojn pri bruo kaj la lokiĝon de bushaltejoj.

Aliflanke, oni konsideras la balotadon pri la distriktaj konsiloj kiel unu el la plej fidindaj indikiloj de la publika opinio, ĉar ĉi tio estas la sola tute demokratia elektado en Hongkongo.

La pro-Pekina ĉefadministrantino Carrie Lam publikigis komunikaĵon, dirante ke la registaro respektas la rezulton de la balotado, kaj ke ĝi humile aŭskultos la opiniojn de la loĝantaro kaj serioze konsideros ilin.

Fontoj[redakti]