La Supera Konsilio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo jese voĉdonis por la aliĝo al Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 6-a de marto 2014

La 6-an de marto 2014 la parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo jese voĉdonis por la aliĝo de la aŭtonomio al Rusio. Samtempe ĝi denove ŝanĝis la daton de la krimea referendumo kaj starigotajn demandojn. Nun estis decidite, ke la referendumo okazos la 16-an de marto 2014.

La Supera Konsilio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo decidis:

1. Eniri Rusian Federacion kiel subjekto de Rusia Federacio.

2. Difini je la 16-a de marto 2014 la tutkrimean referendumon (inkluzive de urbo Sebastopolo), en kiu starigi la jenajn alternativajn demandojn:

1) Ĉu vi estas por la reunuiĝo de Krimeo kun Rusio en la statuso de la subjekto de Rusia Federacio?
2) Ĉu vi estas por la restarigo de la Konstitucio de Respubliko Krimeo de 1992 kaj por la statuso de Krimeo kiel parto de Ukrainio?

3. La demando ricevinta plejmulton da voĉdonoj estos konsiderata tiu esprimanta la rektan volon de la loĝantaro de Krimeo.


Dekreto «Pri la okazigo de la tutkrimea referendumo»

La decido estis akceptita per 78 poraj voĉdonoj.

La Supera Konsilio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo ankaŭ turnis sin al la prezidanto de Rusia Federacio Vladimir Putin kaj la Federacian Asembleon de Rusio kun propono komenci la procedon de la eniro de Aŭtonoma Respubliko Krimeo en Rusian Federacion. La 28-an de februaro 2014 grupo de deputitoj de la partop Justa Rusio estre de Sergej Mironov faris la leĝoproponon, kiu faciligos la procedon de aliĝo al Rusio parto de alia ŝtato. Interalie estis proponite akcepti tiajn ŝtatopartojn surbaze de nura referendumo aŭ peto de lokaj administraj institucioj, sen fari bezonatan nun internacian traktaton.

Fontoj