La Simpsonoj ne plu uzos blankulojn por voĉigi ne-blankulajn rolulojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 27-a de junio 2020

Hank Azaria, voĉo de Apu.

La 26-an de junio produktoro de la animacia televidserio diris, ke La Simpsonoj ne plu uzos blankulojn por voĉigi ne-blankulajn rolulojn. Temas unuavice pri Apu Nahasapeemapetilon, baratdevena posedanto de superbazareto Kwik-E-Mart en Springfield. Dum pluraj jaroj lin voĉigis blankulo Hank Azaria. La rolulo mem estis plurfoje kritikata pro karikatura bildigo de la usonaj baratdevenuloj.

Hank Azaria jam anoncis ĉi-jare, ke li ne plu voĉigos tiun ĉi rolulon. Cetere li voĉigas ankaŭ nigrulon-policanon Lou kaj meksikdevenulon Bumblebee Man. Alia blankula aktoro Harry Shearer voĉigas nigrulan doktoron Hibbert.

Antaŭe aliaj blankulaj aktoroj, inkluzive de Mike Henry en la animacia televidserio Family Guy (la voĉo de Cleveland Brown) kaj Kristen Bell en Central Park (Martha) diris, ke ili ne plu voĉigos neblankulajn rolulojn.

Fontoj