La Olimpiaj ludoj en Tokio estas prokrastitaj ĝis la venonta jaro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 24-a de marto 2020


La Nacia Stadiono. Tokio, Japanio.

La japana ĉefministro Abe Shinzo diris, mardon la 24-an de marto, ke la Somera Olimpiko 2020 estas prokrastita ĝis plej malfrue la somero de 2021 pro la kreskanta pandemio de COVID-19.

La Olimpikaj ludoj estis komenciĝontaj en Tokio la 24-an de julio. Abe anoncis tiun unujaran prokraston post telefona diskuto kun la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach.

Li jam antaŭe diris ke prokrasto estus nepra se ne ĉiuj eventoj povus okazi laŭplane.

Abe diris, mardon, ke la prokrasto sekvas monatojn de kreskanta premo flanke de iuj landoj kaj atletoj.

Komuna komunikaĵo elsendita de la IOK kaj la organiza komitato de Tokio 2020 diris, ke la prokrasto estas nepra por «protekti la sanon de la atletoj, de la internacia komunumo, de ĉiuj partoprenantoj en la Olimpikaj ludoj».

Dimanĉon, la 24-an de marto, fariĝis pli verŝajne ke prokrasto okazos, kiam la nacia olimpia komitato de Kanado anoncis ke ĝi retiros sin el la ludoj, kaj aŭstraliaj komitatanoj sciigis al siaj atletoj ke ili ne kapablos sufiĉe trejni sin por la someraj ludoj pro la trudataj limigoj celantaj regi la kronvirusan pandemion.

La usona olimpia kaj paralimpia komitatoj unue rifuzis esprimi sian opinion, sed finfine petis de la IOK ke ĝi prokrastu la ludojn.

Japanio elspezis pli ol 10 miliardojn da dolaroj dum la pasintaj sep jaroj pretigante la Olimpikajn ludojn.

Fontoj