Saltu al enhavo

Laŭ scienca studaĵo, estas eble ke la kronviruso estis kreita en laboratorio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 24-a de majo 2020


Esplorteamo en Aŭstralio publikigis studaĵon laŭ kiu la SARS-CoV-2 verŝajne havas alian originon ol naturan.

La teamon estras Nikolai Petrovsky, profesoro pri medicino ĉe Flinders University. Laŭ Petrovsky, la viruso estis verŝajne homfarita en laboratorio per genetika inĝenierado. Li pensas, ke la nature disvolviĝinta viruso estis arte modifita por plibonigi ĝian kapablon aliĝi al homaj ĉeloj.

Ties esploro dubigas la teorion, laŭ kiu la viruso, origininte el viandomerkato en Uhano, nature akiris la kapablon disvastigi sin al homoj. Laŭ Petrovsky, la viruso trafe celas homajn ĉelojn. Li reliefigas «rimarkindan koincidon aŭ signon de homa interveno».

Tamen la studaĵo estrita de Nikolai Petrovsky ne ankoraŭ estis kontrolita de kolegoj kaj oni ne povas konsideri ĝin kiel konfirmitan sciencan informon. Krome, aliaj pli malnovaj studaĵoj asertas la malon, t.e. ke la kronviruso ne estis homfarita kaj ke ĝi nature disvolviĝis.

Fontoj

([[Lingvo esperante|esperante]])  «La 965-a E_elsendo el la 22.05.2020 (je la 1:35a minuto)» – Pola Retradio, 22-05-2020 (arkivita [ ]) ([[Lingvo angle|angle]])  «Novel coronavirus is human-made, says Australia study» – The Week, 19-05-2020 (arkivita [ ]) ([[Lingvo angle|angle]]) Ana Sandoiu «The new coronavirus was not man-made, study shows» – Medical News Today, 20-03-2020 (arkivita [ ])

([[Lingvo angle|angle]]) Sakshi Piplani, Puneet Kumar Singh, David A. Winkler, Nikolai Petrovsky «In silico comparison of spike protein-ACE2 binding affinities across species; significance for the possible origin of the SARS-CoV-2 virus» – arXiv, 15-05-2020 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo