Kosmosondilo veturanta al Merkuro preterpasis Teron

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 11-a de aprilo 2020

Kosmosondilo venturanta al Merkuro preterpasis la Teron vendredon, la 10-an de aprilo, ĝustigante sian ĉirkaŭan vojon al la plej malgranda kaj plej interna planedo de nia sunsistemo.

Lanĉita antaŭ unu jaro kaj duono, la eŭrop-japana sondilo BepiColombo pasis ene de 12 000 kilometroj laŭ la Tero. La plej proksima aliro okazis super la Suda Atlantiko, kie teleskopoj en Ĉilio mallonge ekvidis la rapide transpasantan kosmovehiklon.

La gravita altirforto de la Tero malrapidigis BepiColombon, aldirektinte ĝin je kurso pli proksima de la suno.

Tiu estis la unua el naŭ planedaj gravedaj helpadoj — la sola per la Tero — en la naŭjara vojaĝo de tiu sondilo al Merkuro. La sondilo, konsistanta el du sciencaj orbitiloj, verŝajne atingos Merkuron en 2025, post dufoja ĉirkaŭsvingo je Venuso kaj ses fojoj je Merkuro mem. La venonta preterflugo okazos ĉe Venuso en oktobro.

Antaŭ ol foriri el la ĉirkaŭaĵo de la Tero, BepiColombo resendis nigroblankajn bildojn de la hejma planedo. La sondilo surhavas tri GoPro-tipajn kameraojn.

«Ĉi tiuj memfotoj el la kosmo estas humiligaj, montrantaj nian planedon, la komunan hejmon kiun ni kundividas, en unu el la plej maltrankviligaj kaj necertaj periodoj kiujn multaj inter ni travivis», diris Gunther Hasinger, la scienca direktoro de la Eŭropa Kosma Agentejo per Tvitero.

La komandocentro de la kosma agentejo en Germanio disponis pri malpli da kunlaborantoj ol kutime por efektivigi la vendredan tagordon pro la kronvirusa pandemio. La surteraj kontrolistoj sidis for unu de la alia observante la preterflugon. Donitaĵoj el la preterflugo estas uzotaj por ĝustigi la sciencilojn de la sondilo.

Sciencistoj esperas ekscii pli pri la origino kaj la konsisto de Merkuro kiam la eŭropa kaj japana orbitiloj disiĝos kaj komencos proprajn ĉirkaŭiradojn de la bruliĝanta planedo.

Merkuro estas la malplej esplorita planedo el la kvar ŝtonaj planedoj de nia sunsistemo. Ĝi estas nur iom pli granda ol nia luno kaj ĝi ĉirkaŭiras la sunon en nur 88 tagoj.

La sondilo estis nomita honore al la itala matematikisto kaj inĝeniero Giuseppe “Bepi” Colombo, kiu elpensis la uzadon de planedaj preterflugoj por atingi Merkuron. Li forpasis en 1984.

Fontoj