Koruptado: Juĝejoj enretigas pliajn profitojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 5-a de majo 2014

Situo de Henano en Ĉinujo.

En marto loka juĝejo en la provinco Henano (pinjine: Hénán), centra Ĉinio, aŭkciigis aŭton per la retpaĝaro Taobao.com, la plej granda retvendejo en la lando. La aŭto, marko Kia, estis konfiskita post jurproceso. Jen la unua aŭkcio rete aranĝita de juĝejo en la provinco.

La informoj pri la aŭto estas rete publikigitaj de la popola juĝejo de la urbo Xinmi. Samtage estis aŭkcie ofertata en la retpaĝaro ankaŭ apartamento.

La aŭto-aŭkcio komenciĝis kun komenca prezo de 70 000 juanoj (ĉ. 8000 eŭroj). La aŭkcio daŭris 12 horojn. La prezkonkurantoj devis deponi 10 000 juanojn kiel garantiaĵon, kiam ili sin enskribas por la aŭkcio. Tri homoj sin enskribis, pli ol 14 000 foliumis la retpaĝon de la aŭkcio, kaj pli ol 20 homoj surloke rigardis la aŭton en la juĝejo.

Travidebleco

Aŭkcio interrete.

Ma Junjie, funkciulo ĉe la Supera Popola Juĝejo de la provinco Henano, diris, ke interretaj aŭkcioj estas pli travideblaj ol la tradiciaj kaj povas rompi geografiajn limojn. Ili altiras pli da prezkonkurantoj kaj havas pli altan prezon kaj pli grandan krompagon, kio povas bone protekti la interesojn de kreditoroj kaj debitoroj.

Traktado de konfiskitaj objektoj en ĉinaj juĝejoj estas kritikita pro manko de travidebleco, kun prezoj multe malpli altaj ol la reala valoro. Krome juĝistoj kaj aŭkci-agentejoj estis suspektataj pro kaŝnegocoj por persone profiti. Interretaj juĝejaj aŭkcioj estis iniciatitaj de la kortuma sistemo en la provinco Ĝeĝango (pinjine: Zhèjiāng) en julio 2012 por batali kontraŭ korupto kaj pliigi travideblecon. Nun juĝejoj en Ĝeĝango kunlaboras kun lokaj bankoj por doni hipotekan prunton al retaj aĉetontoj de konfiskitaj domoj.

Fontoj