Konstituciaj ŝanĝoj en Rusio verŝajne permesos al Putin denove peti la prezidantecon en 2024

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 14-a de marto 2020


Vladimir Putin alparolas la malsuperan ĉambron de la rusia parlamento, la 10-an de marto 2020

La rusia prezidanto Vladimir Putin oficiale akceptis konstituciajn ŝanĝojn, kiuj permesos al li denove peti la prezidantecon en 2024.

La antaŭan tagon, oni raportis ke ĉiuj rusiaj regionaj parlamentoj voĉdonis favore al tiuj ŝanĝoj.

En januaro, Putin anoncis gravajn politikajn skuojn kaj konstitucian renovigon, kiun la Kremlo priskribis kiel redistribuon de prezidenteca potenco al la parlamento.

Sed pli frue ĉi-semajne, Putin, kiu estras Rusion jam du jardekojn, ĉeestis en la Ŝtata Dumao subtenante surprizan leĝproponon, kiu ebligos al li ignori la nuntempan konstitucian malpermeson denove peti la prezidantecon en 2024.

La antaŭaj reguloj malpermesis al li peti trian sinsekvan mandaton, sed tio ŝanĝiĝos pro la nova leĝo, kiu rajtigas al li peti kvinan mandaton en 2024 kaj eĉ la sesan en 2030, ĉar juristoj asertas ke en la konstitucio aperas novaj limigoj kaj la leĝo ne devas efiki al pasinteco, do al la antaŭaj oficperiodoj de Putin.

Putin ne anoncis ĉu li partoprenos en la balotado en 2024.

Aliaj konstituciaj ŝanĝoj plifortigos la prezidentecon kaj emfazos la prioritaton de la rusia leĝaro rilate internaciajn normojn. Tiu leĝpropono spegulas la maltrankvilecon de la Kremlo rilate al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kiuj ofte eldonas verdiktojn kontraŭ Rusion.

Tiuj ŝanĝoj krome kontraŭleĝigos samseksan edziĝon kaj mencias «kredon je Dio» kiel valoron transdonitan de la prapatroj.

Ambaŭ ĉambroj de la nacia parlamento jam subtenis la ŝanĝojn, samkiel ĉiuj regionaj parlamentoj.

«La Federacia Konsilio [la supera ĉambro de la parlamento] ricevis la rezultojn de la voĉdonoj el ĉiuj 85 regionaj parlamentoj» diris Andrei Kliŝas, prezidanto de la komisiono pri konstitucia juro ĉe la konsilio. «Ili ĉiuj estas favoraj».

De nun, la konstitucia kortumo de Rusio kontrolos la konstituciajn ŝanĝojn, kiuj estos proponitaj per tutlanda balodato en aprilo.

Vjaĉeslav Volodin, la prezidanto de la Ŝtata Dumao, la malsupera ĉambro de la rusia parlamento, instigis ties deputitojn subteni Putinon kontraŭ tion, kion li nomas eksterlanda kampanjo celanta misfamigi la konstituciajn reformojn.

La politikaj aliancanoj de la prezidanto ĝojis pro tiu ebleco ke Putin restu prezidanto.

La urbestro de Moskvo, Sergej Sobjanin, asertis ke malpermesi al Putin denove peti la prezidantecon en 2024, pro la nuna limigo de du sinsekvaj mandatoj, estas «malstabiliga faktoro» por la lando.

Flanke de la opozicio, tiu surpriza rimedo pruvas ke Putin intencas senfine resti enpostenigita, kvankam li certigis la malon pasintece. Inter la komentantoj estas ankaŭ tiuj, kiuj klarigas la teknikan eblecon kandidatiĝi denove per deziro resti influa politika figuro ĝis la fino de la nuna oficperiodo.

Iuj krome kondamnis la decidon de Sergej Sobjanin malpermesi kunvenojn de pli ol 5 000 homoj, pro la kronvirusa pandemio, laŭ oficialaj sciigoj.

La plej elstara inter la opoziciuloj, Aleksej Navalnij, kondamnis tiun reformon, kiu permesos al Putin peti mandaton «kvazaŭ tio estus la unua fojo». Lia kunulo, Leonid Volkov, aldonis: «Tio, kio okazas hodiaŭ, teknike estas puĉo».

Provante pravigi la konstituciajn ŝanĝojn, Putin asertis ke «forta prezidanteca potenco estas absolute necesa por Rusio», ĉar «la stabileco [...] devas esti prioritato».

Fontoj