Unua var-vagonaro Hamburgo - Ĉinujo veturas

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 3-a de septembro 2014

Varvagonaro kun konteneroj.

La unua varvagonaro el la germana urbo Hamburgo al Ĉinujo estas survoje. La trajno, ŝargita kun 41 konteneroj, transportas interalie industriajn robotojn por internacia teknik-entrepreno, sciigis DB Schenker Loĝistiko (germane), la loĝistika filio de Deutsche Bahn, kiu estas la germana nacia fervoj-entrepreno.

La konteneroj estos dumvoje sur la pli ol 10.200 km. longa vojo dum ĉirkaŭ 17 tagoj - kaj tiel pli ol 20 tagoj pli rapide en Ĉinujo ol ŝipo.      

Jam ekde unu jaro antaŭ estas ĉiusemajna ligo de la ĉina urbego Ĝengĝoŭo (pinjine : Zhèngzhōu) al Hamburgo, nun la kontraŭdirekto estas veturota.

Rimarkoj

Fontoj