Komandestro de la mararmeo de Ukrainio ĵuris al la popolo de Krimeo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 2-a de marto 2014

Emblemo de la mararmeo de Ukrainio

Komandestro de la mararmeo de Ukrainio, kontradmiralo Denis Berezovskij ĵuris al la popolo de Krimeo, ĉefkomandanto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Sergej Aksjonov kaj al la urbo-heroo Sebastopolo. Li estis nomumita je tiu posteno fare de portempa prezidanto de Ukrainio Aleksandr Turĉinov antaŭtage.

Mi, Berezovskij Denis Valentinoviĉ, ĵuras je fideleco al la krimea popolo kaj sindevigas defendi ĝin, kiel tion postulas statuto.
Denis Berezovskij

Samtage li estis eksigita fare de portempa ministro pri defendo de Ukrainio Igor Tenjuĥ. Portempa komandestro de la mararmeo estis nomumita kontradmiralo Sergej Gajduk. La Ĝenerala Prokurorejo de Ukrainio komencis la enketadon kontraŭ Denis Berezovskij, suspektata je rompo de la artikolo 111 de la Krima Leĝaro "perfido de patrujo".

Antaŭe, samtage la Ministerio pri defendo de Ukrainio refutis la aserton, ke dum lasta tago almenaŭ 10 militŝipoj de la ukraina mararmeo forlasis la Sebastopolan krekon.

Ĉiuj ŝipoj de la mararmeo de la Armitaj Fortoj de Ukrainio, troviĝantaj en sia ĉefa bazo en Sebastopolo, ne forlasis la Sebastopolan krekon
Ministerio pri defendo de Ukrainio

Fontoj