Kolombio, la sola lando kiu kontribuis al la fonduso de UN kontraŭ Ebolo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 18-a de oktobro 2014

Ĝenerala Sekretario de UNO, Ban Ki-moon

La fonduso de Unuiĝintaj Nacioj cele al lukto kontraŭ Ebolo havas nun 100.000 dolarojn, kaj ne 20 milionojn kiel anoncis pasint-ĵaŭde la Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon, laŭ hieraŭa raporto fare de The New York Times.

La 10 milionoj anoncitaj de Ban reprezentas la tuton el la helpo promesita kaj ne la mono efektive kontribuita, klarigis respondeculoj de la fonduso al novjorka ĵurnalo.

Nur Kolombio jam efektivigis sian kontribuon, de 100.000 dolaroj.

Eĉ la 20 promesitaj milionoj ankoraŭ estas malproksime - laŭ la ĵurnalo - de la 1.000 milionoj, konsiderataj necesaj por efike lukti kontraŭ la epidemio, kiu lasta jam mortigis 4.500 personojn. Krom tiu ĉi fonduso, la donacintoj jam kontribuis pere de pluraj vojoj al aliaj rilataj programoj de UN por entute 376 milionoj da dolaroj.

"Temas pri problemo tre grava", certigis la Ĝenerala Sekretario de UN, antaŭ la manko de mono en la fonduso, aldonante, ke, kvankam li aprezas la tutan helpon ricevitan ĝis nun, jam estas tempo, ke landoj pli kapacitaj pligrandigos sian helpon.

Ban kreis la Fideikomisan Fonduson por akcepti donacojn, post kiam la Oficejo por la Kunordigo de Homaj Aferoj de UN petis la 16-an de septembro 988 milionoj da dolaroj por alfronti la danĝeran sangelfluigan febron dum la venontaj ses monatoj.

Fontoj