JAPANIO SENPAGA, libroprezento de rusa vojaĝanto Viktor Pinĉuk

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Kovrilo de libro

Merkredo, la 19-a de julio 2023

Lunde, la 17-an de julio 2023, en la krimea biblioteko nomita laŭ Vasilij Ĵukovskij, situanta sur la strato Lenin, duonan kilometron for de la centro de Simferopolo, la rusa vojaĝanto kaj ĵurnalisto Viktor Pinĉuk prezentis sian literaturan verkon "Japanio Senpaga", kreitan en la ĝenro de vojaĝa eseo, kiu priskribas liajn vojaĝaventurojn dum lia restado en la Lando de la Leviĝanta Suno.

La aŭtoro priskribis la vojaĝon, kiu inkludis la insulojn Honŝu, Ŝikokuo kaj eta Enoŝimo, kiel unu el la plej malfacilaj en sia praktiko: estis pli malfacile uzi antaŭe provitajn metodojn vintre ol en la kutimaj kondiĉoj de la "eternaj someraj" landoj.

Partoprenantoj faris "virtualan turneon tra Japanio" rigardante fotojn — publikigitajn en la presita eldono kaj tiujn ne inkluditajn; ili eksciis kio estas Hobo-turismo kaj kiaj estas ĝiaj fundamentaj principoj.

Ilustraĵoj el la libro[redakti]

Fontoj[redakti]

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.