Saltu al enhavo

Inundoj en Eŭropo mortigis pli ol 150 homojn, centoj malaperis

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Inundo en Berno.

Dimanĉo, la 18-a de julio 2021

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Floods in Europe kills over 150, hundreds reportedly missing, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).


Laŭ pluraj raportoj hieraŭ, inundoj en Eŭropo mortigis inter 100 kaj 160 homoj; la situo de centoj da homoj estas nekonata.

En Germanio kaj Belgujo tutaj vilaĝoj subakviĝis, laŭ CNN. La registaro de Nordrejn-Vestfalio raportis, ke akvobaraĵo laŭlonge de la rivero Rur rompiĝis en la germana federacia lando. Meteologo de CNN Brandon Miller diris, ke inter 100 kaj 150 milimetroj da pluvo falis dum unusola tago en pluraj partoj de okcidenta Germanio, kio superas monatan normon.

Miloj da germanoj iĝis senhejmuloj pro la inundoj. Konstruaĵoj disfalis aŭ iĝis neloĝeblaj. Akvobaraĵo proksime al Kolonjo estis klasifikita kiel damaĝita. Filmaĵoj faritaj proksime de Frankfurto ĉe Majno bildigis tutan domon, kiun la inundado forportis en la rivero Ahr.

Kvankam la plejparto de pereoj okazis en Germanio, The Independent raportis, ke 24 homoj mortis en Belgujo. Je ĵaŭdo la polico de la belga urbo Lieĝo ordonis evakuon de la loĝantoj.

La veteraj turbulencoj afektis Francion, Luksemburgon, Nederlandon kaj Svislandon kaj okazis inundoj antaŭe en la Unuiĝinta Reĝlando je lundo inkluzive de Londono.

Fontoj

[redakti]

(angle)  «Record rainfall leaves over 120 dead in western Europe, devastating parts of Germany» – CNN, 17-07-2021 (arkivita [ ]) (angle)  «Rescuers rush to help as Europe’s flood toll surpasses 150» – Al Jazeera, 16-07-2021 (arkivita [ ]) (angle) Zoe Tidman «Germany-Belgium floods – latest: Death toll passes 170 as German president says people ‘have lost everything’» – The Independent, 17-07-2021 (arkivita [ ]) (angle)  «More flooding for Europe» – BBC Weather, 15-07-2021 (arkivita [ ]) (angle) Lauren Walker «'Leave if you can': Mayor of Liège seeks to evacuate city» – The Brussels Times, 15-07-2021 (arkivita [ ]) (angle)  «Germany and Belgium floods: 'Enormous pressure' on dam near Cologne at risk of rupturing - as flood deaths reach 168» – Sky News, 17-07-2021 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q107559865Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo