Incendio en Kemerovo (Rusio): pereis almenaŭ 64 homoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 26-a de marto 2018

Blazono de Kemerovo

Tagmeze de la 25-a de marto 2018 komenciĝis incendio en la vendejaro "Zimnjaja viŝnja" (Vintra ĉerizo) en la urbo Kemerovo (Siberio, Rusio). Ĝi ekflamis en la kvara etaĝo, kie troviĝis kinejo, zoo kaj amuzejoj, kiuj pro dimanĉo estis plenaj je homoj, plejparte de infanoj. Gardistoj kaj alia personaro unue ne reagis al la signoj de la incendio, poste fuĝis. Laŭ iuj fontoj gardistoj eĉ baris elirejojn por ke la infanoj ne diskuru, ĉar ili konsideris tion nura tumulto. Kontraŭincendia alarmosistemo ne alarmis, ĉar ĝi estis malŝaltita de unu el la gardistoj. Mankis fajroestingiloj. Pordoj de la kinohaloj estis fermitaj por eviti penetradon de senbiletuloj, do spektantoj longe penis antaŭ malfermi ilin. Multaj homoj vagadis en fumoplenaj koridoroj, vane serĉante elirejon aŭ timigitaj elsaltis tra la fenestroj. Baldaŭ brulis la tuta vendejaro.

Je la 5a vespere (moskva tempo) oni informis ke pereis 64 homoj, plejparte infanoj. Pro abundo de pereintaj infanoj en amaskomunikiloj oni jam baptis la okazaĵon la "kemerova Beslano".

Kunposedanto de la vendejaro Denis Ŝtengelov, provizore troviĝanta en Aŭstralio, promesis pagi po 3 milionoj da rubloj al familio de ĉiu pereinto.

Tio estas la plej pereiga incendio en Rusio ekde 2009, kiam pro incendio en la noktoklubo "Ĥromaja loŝad" (Lama ĉevalo) en Permjo pereis 158 homoj, kaj la plej mortiga en la mondo post la 14-a de junio 2017 kiem incendio en la 24-etaĝa turo Grenfell Tower en Londono kaŭzis pereon de 71 homoj. Homoj kaj politikistoj publike postulas urĝan enketadon kaj punadon de kulpuloj, kiuj neglektis sekurecon por gajni pli da profito.

Ekde la 27-a de marto en Kemerova provinco estos deklarita tritaga funebro.

Fontoj[redakti]