Saltu al enhavo

Grandegaj arbustofajroj ardas apud Sidnejo, Aŭstralio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 7-a de decembro 2019

Aŭstraliaj fajrobrigadistoj

Cent kvardek arbusto-fajroj estas brulantaj tra orienta Aŭstralio. Grandega fajro apud Sidnejo, pli granda ol la urbo mem, verŝajne ardos dum semajnoj antaŭ ol eblos ĝin estingi. La kondiĉoj iom pliboniĝis sabaton, sed la danĝero daŭras.

Sidnejo estas kovrita de toksa, fuma nebulo. Oni elsendis avertojn pri sano kaj multaj semajnfinaj sporteventoj estis nuligitaj. Pluraj fajroj kuniĝis por krei "megafajron" norde de la plej granda aŭstralia urbo. La fajra fronto larĝas 60 kilometrojn kaj la oficuloj avertas ke ĝi estas tro granda, ke oni estingu ĝin.

«Ĉiuj iom maltrankviliĝas, ĝi iom tro alproksimiĝas al hejmo. Eĉ por la homoj kiuj laboras ĉi tie, la fajroj estas kvazaŭ ĉe ilia pordo», diris Lauren McGowan, kelnerino ĉe drinkejo en la apuda urbo Cessnock.

Estas 95 arbusto-fajroj en la ŝtato Novsudkimrio, trafita de sekeco. La duono brulas senkontrole. Pli ol 2000 fajrobrigadistoj ĉeestas. Ilia tasko estas senpaŭza, sed helpuloj alvenis de eksterlande, inkluzive de Kanado, Nov-Zelando kaj Usono.

Morgan Kehr, altranga fajrobrigadisto el Edmontono, Kanado, alflugis por aliĝi al siaj aŭstraliaj kolegoj, kiuj en pasintaj jaroj batalis kontraŭ arbofajroj en Kanado. «Nun estas la unua fojo, kiam ni forestos dum la kristnasko, same kiel ĉiuj tiuj homoj. Kompreneble ne facilas mencii tion, tamen ni ĝojas», diris Kehr. «Ni helpis kvarfoje el la kvin pasintaj jaroj.»

La kondiĉoj en Kvinslando, en la nordo, estas danĝeraj. Partoj de la ŝtato estas kovritaj de fumo kaj dekoj da fajroj ankoraŭ brulegas. La Monda sankvalita indekso, senprofita organizaĵo el Ĉinio kiu mezuras la tutmondan poluadon, atentigis pri malsanaj niveloj de aera poluado en multaj lokoj.

La aŭtoritatuloj diras ke nur grandega pluvo povus estingi kelkajn fajrojn, sed, malbonaŭgure, la veterprognozo temas pri plua varma kaj seka vetero dum la aŭstralia somero.

Fontoj

([[Lingvo angle|angle]]) Phil Mercer «Australian Firefighters Confront ‘Mega Blaze’ Near Sydney» – VOA, 07-12-2019 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo