Granda Renesanco de Etiopio povas pereigi Egiption

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 16-a de julio 2020

La Digo Granda Etiopia Renesanco kaj rilataj konstruaĵoj surmape.

La 15-an de julio Etiopio ekplenigis la digon Granda Etiopia Renesanco, kiu estas la plej granda en Afriko kaj jam kaŭzis akrajn disputojn kun la najbaraj Egiptio kaj Sudano. Etiopio asertas ke la projekto eltiros ĝian loĝantaron el malriĉeco dum Egiptio nomis ĝin minaco al sia ekzistado.

La Granda Etiopia Renesanco estas digo, necesa por funkciado de hidroelektra centralo, konstruata ĉe Blua Nilo, 15 km for de la landlimo kun Sudano. Ĝia kapacito je 6450 MW devos duobligi la nacian elektroproduktadon kaj solvi problemon pri malsufiĉo de elektro en la lando, kie 65 el 110 milionoj da loĝantoj ne havas stabilan elektroprovizadon. La projekto, komenciĝinta en 2011, kostas 4,6 miliardojn da dolaroj. Nilo longas 6600 km kaj provizas akvon al dek landoj, kiuj uzas ĝin ankaŭ por produkti elektron.

La akvonivelo en la digo jam kreskis de 525 ĝis 560 metroj, al kio kontribuas ankaŭ abundaj pluvoj lastatempaj. Etiopio planas plenigi la digon dum kvin ĝis sep jaroj dum Egiptio proponas fari tion dum 12 ĝis 21 jaroj. En la unua jaro oni planas deteni 4,9 miliardojn da kubaj metroj da akvo (10% de la averaĝa jara fluo de Blua Nilo) kaj atingi supron de la plej malalta punkto de la digo, kio ebligos testi la unuan grupon da turbinoj. Dum seka sezono la akvonivelo iom malaltiĝos por ebligi finkonstruadon de la digo. En la dua jaro oni detenos jam 13,5 miliardojn da kubaj metroj, kio ebligos lanĉi la duan grupon da turbinoj. Fine la digo detenos 74 miliardojn da kubaj metroj da akvo, kio estos ĝia maksimuma kapacito. Pro tio kreiĝos lago 250 km longa. Inter sekaj sezonoj la akvonivelo malkreskos ĝis 49,3 miliardoj da kubaj metroj.

Egiptio atentigas ke Blua Nilo estas alfluanto de Nilo, el kiu la lando ricevas 90% de sia akvo, do malkresko de la akvoprovizado estas konsiderata grandega danĝero. Jam en junio ministro pri eksteraj aferoj Sameh Shoukry petis enmiksiĝon de la Unuiĝintaj Nacioj, avertante ke alikaze povas eksplodi granda konflikto.

Ankaŭ Sudano plendis, ke ekde ekplenigado de la digo la akvonivelo malkreskas po 90 milionoj da kubaj metroj tage. Tamen ĝia reago estas pli milda, ĉar ĝi esperas profiti de tiu projekto, ricevonte malmultekostan elektron kaj seniĝinte je inundoj.

Dosiero:GERD-Men-at-Work.jpg
Konstruado de la digo.

Ĝis nun la distribuado de la akvo el Nilo okazis surbaze de traktato, subskribita en 1959 inter Egiptio kaj Sudano, laŭ kiu Egiptio ricevis 90% de la akvo. Etiopio ne partoprenis la traktaton. La intertrakto pri redistribuado de la Nilo-akvoj, komencita pro konstruado de la digo, finiĝis senrezulte la 14-an de julio, post kio Etiopio decidis plu agi memstare. La intertraktoj okazis per videokonferenco, ĉeeste de observantoj el Usono, Eŭropa Unio kaj Sud-Afriko. Post ĝia ĉesigo la 15-an de julio la sudana ministro pri irigacio Abbas diris al ĵurnalistoj, ke oni interkonsentis pri 90% aŭ eĉ 95% de la afero, sed restis certaj juraj nuancoj pri kiuj necesas konkodriĝi. Por rapidigi la aferon Sudano proponis levi nivelon de la intertraktantoj ĝis ĉeministroj.

Etiopio defendas sian rajton uzi naturajn resursojn sur sia teritorio kaj atentigas, ke 60% de ĝi estas seka kaj ne havas stabilan akvoprovizadon dum Egiptio havas ankaŭ grundakvon kaj aliron al marakvo, kiun eblas sensaligi.

Politikistoj de Etiopio kaj Egiptio ne avaras akrajn vortojn kaj avertojn unu kontraŭ alia, kion sekvis unuiĝo de ambaŭ nacioj ĉe siaj gvidantoj. Tik-Tok pleniĝis per filmetoj, en kiuj etiopianoj montras mankon de akvo en ilia lando dum egiptanoj aludas al vundebleco de la digo, laŭdire facile atakebla kaj detruebla.

Fontoj