La ferio de la vaganta mzungu, la prezento de la libro de la rusa aventuristo okazis en la ĉefurbo de Krimeo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 11-a de aprilo 2024

Emblemo de la aŭtoro


Vikinovaĵoj en la rusa raportis pri unu el la plej novaj kulturaj eventoj en Krimeo.

La 8-an de aprilo 2024, rusa vojaĝverkisto, aŭtoro de kelkaj historiaj kaj geografiaj libroj, kreinto de la teorio de buĝeta vojaĝo, Viktor Pinĉuk, prezentis la literaturan verkon "La ferio de la vaganta mzungu" — vojaĝeseo kun elementoj de la aventurĝenro, kiu priskribas unu el la solludaj ekspedicioj de la aŭtoro, kies itinero komenciĝis per la deportado de la vaganto fare de la aŭtoritatoj de la nana ŝtato, kaj finiĝis per rabo, rezulte de kiu la tuta fotografia materialo estis perdita.

La aranĝo okazis en la Krimea Respublikana Junulara Biblioteko (Simferopolo). Kiel ĉiam, estis multaj demandoj de aŭskultantoj, inter kiuj estis reprezentantoj de malsamaj aĝoklasoj.


Fontoj[redakti]