Fortaj musonaj pluvoj mortigis pli ol 100 en Barato, multaj miloj evakuiĝis

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Rivero Kanhan en Maharaŝtro, Barato.

Dimanĉo, la 25-a de julio 2021

Fortaj musonaj pluvoj mortigis almenaŭ 110 homojn en Maharaŝtro en okcidenta Barato kaj preskaŭ 90 000 homoj evakuiĝis. En Mahabaleshwar, Maharaŝtro, pro pluvego preskaŭ 60 cm (23 in) da precipitaĵoj falis dum 24 horoj de la 22-a ĝis la 23-a de julio (de ĵaŭdo ĝis vendreda mateno), laŭ la Barata Meteologia Departemento.

La mortoj inkluzivis 42 en la vilaĝo Taliye, proksime al Mumbajo en Maharaŝtro, kiu detruiĝis per grava terglito. Ĉefministro de Maharaŝtro Udhav Thackeray planis viziti la vilaĝon sabate. Li alvokis kunvenon por trakti la krizon, kaj petis helpon por la helpbezonantoj.

Almenaŭ du homoj pereis kaj dek vundiĝis en Mumbajo la 23-an de julio kiam loĝkonstruaĵo kolapsis pro la pluvo. La totala mortnombro en Mumbajo superis 30, inkluzive de mortoj pro terglitoj kaj trafitaj de elektro. En la veterprognozo estas pli da pluvego. La barataj militistoj kaj savistaroj helpas, dum la nombro da mortoj kreskas.

En Goao pli ol 1 000 domoj estas grave damaĝitaj. Ĝis nun neniuj mortoj estis raportitaj en la ŝtato.

Fontoj[redakti]