Forpasis la kolombia verkisto Álvaro Mutis
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
|
|
Mardo, la 24-a de septembro 2013
La kolombia verkisto Álvaro Mutis, gajninto de la Premio Princo de Asturio de la Literoj en 1997 kaj Premio Cervantes en 2001, forpasis ĉi-semajnfino en Meksikurbo, kie li loĝadis ekde 1956. Li estis 90-aĝa.
En 1997, la juĝistoj de la Premio Princo de Asturio decidis doni al li la premion pro la originaleco kaj laboro de lia verkaro el kiu elstaras la rolulo "Maqroll el Gaviero", kiu estas en grada parto el sia verko. Lia literatura kreado, agnoskata tutmonde kiel unu el la plej gravaj de la hispanparolanta mondo, kunigas la realismon magian kun la problemoj de la nuntempa homo
Fontoj
- (ast) Redacción «Esta fin de selmana finaba l'escritor Alvaro Mutis» – Asturnews, 20-a de septembro 2013
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas ŝlosita kaj ne povas esti redaktata plu. |