Forpasis la kolombia nobel-premiito Gabriel García Márquez

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 17-a de aprilo 2014

Gabriel García Márquez 1928-2014.
Fonto: Jose Lara

Forpasis en Meksikurbo la kolombia verkisto kaj Nobel-premiito pri literaturo Gabriel García MÁRQUEZ.

"Gabo" (lia karesnomo) mortis 87-jaraĝe en Meksikurbo pro pulma infekto, pro kio li eniris malsanulejon la pasintan semajnon.

Gabriel García Márquez naskiĝis la 6-an de marto 1928 en la eta kolombia vilaĝo Arakatako. Li studis juron, sed neniam finis sian studadon. Li laboris kiel ĵurnalisto en pluraj kolombiaj ĵurnaloj kaj dume pretigis siajn verkaĵojn. Li famiĝis tutmonde en 1982, kiam li gajnis la Nobel-premion pri literaturo pro lia majstroverko Cent jaroj da soleco (Hispane: Cien años de soledad). Lian majstroverkon oni konsideras la plej elstara verko en hispana lingvo nur superata de La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo de Miguel de Cervantes.

Fontoj