Forpasis Ray Tomlinson, kreinto de retpoŝto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 8-a de marto 2016

Tonlinson en 2004.
Fonto: Andreu Veà, WiWiW.org

Pasintsabate, la 5-an de marto, forpasis en Usono Raymond Samuel Tomlinson, konata kiel Ray Tomlinson pro koratako je la aĝo de 74. Li estis kreinto de retpoŝto. Vinton Cert, fama pro sia laboro en la frua epoko de interreto, diskonigis la novaĵon pere de sociretejoj.

Raymond naskiĝis en 1941, studis en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT), postdiplomiĝe li eklaboras pri ARPANET, kie poste li kreis la retpoŝton.

Tomlinson ricevis la Premion Princo de Asturio de Scienca kaj Teknika Esplorado en 2009, kune al Martin Cooper pro sia kontribuo al la disvolviĝo de la retpoŝto kaj la sendrata telefonado.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Fallece en Estados Unidos el creador del correo electrónico, Ray Tomlinson, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).