Fondintoj de la Grupo Wagner pereis en aviadila akcidento

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Jevgenij Prigoĵin kaj Dmitrij Utkin, fondintoj de la Grupo Wagner.

Ĵaŭdo, la 24-a de aŭgusto 2023


La 23-an de aŭgusto en Bologoje distrikto de la Tverja provinco (Rusio), apud setlejo Kuĵenkino ĉirkaŭ la 18:40 (Moskva tempo) kraŝis aviadilo Embraer Legacy 600 (N RA-02795) en kiu troviĝis 3 skipanoj kaj 7 pasaĝeroj, inkluzive de Jevgenij Prigoĵin kaj Dmitrij Utkin, fondintoj de la Grupo Wagner. Ĉiuj 10 homoj pereis, iliaj korpoj jam estas trovitaj.

La aviadilo flugis el Moskvo al Sankt-Peterburgo, kie troviĝas la ĉefsidejo de la Grupo Wagner.

Laŭ datumoj de la flugspura servo Flightradar24, la aviadilo regule flugadis laŭ tiu ĉi itinero. Ĝi aĝis 16 jarojn kaj apartenis al rusia kompanio kiu specialiĝas pri komercaj flugoj.

Flightradar24 publikigis raporton, el kiu sekvas ke la aviadilo sendis la unuajn flugdatumojn je 17:46 (Moskva tempo). Je 18:10 la jeto atingis la altecon 28 mil futoj (proksimume 8,5 km), sed post 18:19 ĝi komencis ĥaosan altiĝon kies maksimumo estis 30,1 mil futoj (9,2 km). Lastan sciigon ĝi sendis je 18:20 kiam ĝi estis je 19,7 mil futoj (ĉirkaŭ 6 km). La aviadilo perdis 8 mil futojn da alteco (2,4 km) dum 30 sekundoj. Reprezentanto de la servo Ian Petchenik diris ke ĉio okazis rapide kaj ke antaŭ la kraŝo la aviadilo raportis pri neniuj problemoj.

Tutmonda gazetaro vaste raportas pri la evento, sugestante ke la katastrofo ne estis hazarda kaj ke ne estis koincido ke ĝi okazis precize du monatojn post la insurekcio de Jevgenij Prigoĵin kontraŭ rusia militestraro, finiĝinta per paca interkonsento.

Post tiuj eventoj trupoj de la Grupo Wagner translokiĝis al Belorusio, kie ili trejnas lokan armeon. Antaŭ kelkaj tagoj Jevgenij Prigoĵin publikigis videon el Malio, en kiu li rakontis pri novaj taskoj en la kontinento kaj anoncis dungadon de novaj batalantoj.

Fontoj[redakti]