Firefox Input 1.9

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 15-a de oktobro 2010

Kredeble provizora aspekto de la paĝo ŝargebla per ero de la "Helpo"-menuo

Hieraŭ ekfunkciis nova versio de la prifajrovulpa opiniesprimejo "Firefox Input", versio n-ro 1.9. Tio ĉi povas esti la lasta versio antaŭ 2.0.

Beta-versioj de Fajrovulpo 4 havas en la menuo "Helpo" eron "Sendi opiniojn" (angle: "Submit Feedback"). Ĝisnune per ĝi ŝargiĝas la paĝo por esprimi malĝojan opinion, sed nun pretas (kun aspekto verŝajne provizora; poste ĝi eble fariĝos strukture jena) speciala paĝo por tiu menuero: http://input.mozilla.com/feedback. Oni do ŝanĝos la adreson uzatan de la menuero al la nova.

Nun eblas filtri komentojn laŭ la distingo inter Fajrovulpo kaj Poŝfajrovulpo ankaŭ sur la paĝoj "Temoj" kaj "Retejoj".

Krom tio, estis korektitaj kelkaj eraretoj.

Fontoj

Vidu ankaŭ