Saltu al enhavo

Finiĝas la konkuradoj de Sumoo ĉe la Mondaj Ludoj de 2013

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 28-a de julio 2013

Ĉe la Koliseo Mariano Ramos de la valodekaŭka ĉefurbo disvolviĝis la lasta tago de la Monda Pokalo de Sumoo, kadre de la programaro de la Mondaj Ludoj de 2013. La Monda Pokalo komenciĝis la 26-an de julio, dum la unua tago de la Mondaj Ludoj, kaj disdoniĝis medaloj je kategorioj Malpeza, Duonpeza kaj Peza por viroj kaj virinoj.

Per la finiĝo de la kategorio Malferma, en kiu partoprenis sumoo-ludantoj de ĉiuj kategorioj, finiĝis la Monda Pokalo. Rusio ĉampioniĝis gajnante 3 orajn medalojn. La Internacia Federacio de Sumoo favore taksis la ludoj, sporte kaj aranĝe, krom diri ke nun la kalianoj konas pli pri sumoo.

80 sumoo-ludantoj, kaj viroj kaj virinoj, partoprenis la Mondan Pokalon de Sumoo en Kalio.

Rezultoj

Viroj

Kategorio Oro Plata Bronce
Malpeza Japanio Japanio Brazilo Brazilo Rusio Rusio
Duonpeza Ukrainio Ukrainio Ukrainio Ukrainio Japanio Japanio
Peza Rusio Rusio Rusio Rusio Venezuelo Venezuelo
Malferma Rusio Rusio Brazilo Brazilo Ukrainio Ukrainio

Virinoj

Kategorio Oro Plata Bronce
Malpeza Japanio Japanio Ukrainio Ukrainio Mongolio Mongolio
Duonpeza Ukrainio Ukrainio Hungario Hungario Rusio Rusio
Peza Rusio Rusio Rusio Rusio Japanio Japanio
Malferma Mongolio Mongolio Ukrainio Ukrainio Rusio Rusio

Fontoj


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q17680150Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo