Estas malpermesita eksporto de greno el Rusio
Dimanĉo, la 15-a de aŭgusto 2010
Hodiaŭ ekefikis provizora malpermeso de eksportado de greno el Rusio, kiu validos ĝis la fino de tiu ĉi jaro. Tiu decido estis farita de la Rusia registaro la 5-an de aŭgusto.[1]
Neeksportendaj estas tritiko, sekalo, miksaĵo de ili (ruse: меслин); hordeo, maizo; faruno tritika kaj tritika-sekala.[1]
Pro la eksterordinara varmego kaj trosekeco ĉi-somere, la prognoza grenrikolta kvanto malgrandiĝis ĝis 60-65 milionoj tunoj.[2][3] Lastjare estis rikoltitaj 97 milionoj tunoj da greno.[2][3]
Grenprovizo restanta de pasintaj jaroj estas taksita de Rosstat je 21,7 milionoj da tunoj, dum de iuj aliaj je 16-18 milionoj.[4][5]
Laŭprognoze, por si mem Rusio en la terkultura jarperiodo de 2010-2011 bezonos ĝis 78-79 milionojn da tunoj.[4][5][6]
Inter la landoj importintaj lastatempe grenon el Rusio estis Egiptio, Turkio, Pakistano, Azerbajĝano, Sirio, Jordanio, Irano, Libio, Sauda Arabio, Bangladeŝo kaj Jemeno.[2][4][5][7] Ĝi estas la kvara plej granda greneksportanto, post Usono, Eŭropa Unio kaj Kanado.[2][3][6][7]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1
- (ruse) Vladimir Putin «Постановление Правительства Российской Федерации от 5 августа 2010 г. N 599 г. Mocквa "О введении временного запрета вывоза некоторых видов сельскохозяйственных товаров с территории Российской Федерации"» – Rossijskaja gazeta, 2010-08-06
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3
- (ruse) «Россия 15 августа вводит временный запрет на экспорт зерна» – RIA Novosti,
- ↑ 3,0 3,1 3,2
- (ruse) «В России вступает в силу запрет на экспорт зерна» – "Вести", Государственный интернет-канал "Россия", 2010-08-15
- ↑ 4,0 4,1 4,2
- (ruse) Мария Жебит «Запрет до октябрьской резолюции: Экспорт зерна разрешат не раньше, чем соберут весь урожай.» – Rossijskaja gazeta, 2010-08-09
- ↑ 5,0 5,1 5,2
- (ruse) Михаил Чкаников «Cоломенный занавес» – Rossijskaja gazeta, 2010-08-11
- ↑ 6,0 6,1
- (ruse) «Россия временно прекращает экспорт зерна.» – РосБизнесКонсалтинг, 2010-08-15
- ↑ 7,0 7,1
- (ruse) «Вступил в силу запрет на экспорт зерна из России» – Rosbalt, 2010-08-15
Vidu ankaŭ
- Deklaritas krizostato en 7 regionoj de Rusio, la 3-a de aŭgusto, 2010
- Moskvon kovris densa fumo de torfejaj brulegoj, la 29-a de julio, 2010
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas ŝlosita kaj ne povas esti redaktata plu. |