Epidemio de COVID-19 en la tuta mondo kreskas pli rapide ol en Ĉinio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 27-a de februaro 2020

La koronviruso COVID-19 rapide disvastiĝis tra ĉiuj kontinentoj kaj nombro de novaj infektiĝoj ekster Ĉinio jam superas tiun en Ĉinio. Sume estas trafitaj jam 49 landoj.

Ĉinio informis la 28-an de februaro pri almenaŭ 44 pliaj mortoj kaj 327 infektiĝoj. Sume nombro de infektitoj atingis 78 824 kaj 2 788 homoj mortis. Plejparto de la novaj kazoj venas el Hubejo. En Pekino oni ordonis al la bazaroj kaj vendejoj, ke ĉiu vizitanto devas havi almenaŭ du kvadratajn metrojn da spaco. La plej grandaj parkoj estis ordonitaj enlasi maksimume 30% vizitantojn de sia kapacito.

La aŭtoritatoj preparas baldaŭ aperontan libron "Kampanjo de Granda Lando kontraŭ Epidemio — Ĉinio Batalanta kontraŭ Nova Kronviruso 2020", kiu estos eldonita en la angla, franca, hispana, rusa kaj araba lingvoj. Dume la 26-an de februaro la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo akuzis Ĉinion pri subpremado de parollibereco kiel unu el kialoj de disvastiĝo de la epidemio. Li asertis, ke la elpelo de ĵurnalistoj de The Wall Street Journal fare de la ĉina registaro malkaŝas problemojn, kiuj ekzistas en la raportado pri la epidemio kaj ke se Ĉinio donus parolliberecon al ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, Ĉinio kaj aliaj landoj povus pli bone respondus al la epidemio. Tio estigis fortan kritikan reagon de la ĉina registaro, deklarinta ke ĝi ĉiam malferme publikigas rilatajn informojn.

Sud-Koreio sciigis pri 256 pliaj infektiĝoj, do temas jam pri 2 022 kazoj. 182 novaj kazoj estas registritaj en la urbo Teguo. La nombro de mortintoj ne ŝanĝiĝis — 13. La populara K-pop-grupo BTS nuligis sian koncerton en Seulo, planitan por aprilo. Hyundai haltigis sian fabrikon en la urbo Ulsan.

Nord-Koreio ankoraŭ ne raportis pri infektiĝoj, sed la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj jam mildigis sankciojn kontraŭ ĝi por ebligi sendadon de humanitaria helpo forme de medicinaj ekipaĵoj.

Irano raportis ke nombro de mortintoj atingis 26, kio estas la plej alta cifero ekster Ĉinio. Inter la infektitoj estas sep altranguloj, inkluzive la vic-prezidanton Masoumeh Ebtekar, kiu estas la plej altranga virino de la lando. Dum kunvenoj ŝi sidas nur kelkajn seĝojn for de la prezidanto Hasan Ruhani. Eksterlande ŝi famiĝis en 1981 sub la nomo Mary dum la ostaĝokrizo en la usona ambasadorejo, kiam ŝi estis proparolanto de la irana flanko. Fakuloj opinias ke efektiva nombro de la infektitoj en Irano superas milon. Usono eldonis specialan licencon, ebligantan al firmaoj kaj organizaĵoj sendi al Irano necesan humanitaran helpon malgraŭ la usonaj sankcioj kontraŭ tiu ĉi lando.

Japanio anoncis fermon de Disneyland en Tokio ĝis la 15-a de marto. La ĉefministro Shinzo Abe alvokis ĉiujn lernejojn fermiĝi kaj petis ĉesigi ĉiujn sportajn kaj aliajn publikajn eventojn por almenaŭ du semajnoj. Oni evakuis ĉiujn pasaĝerojn de la plezurkrozŝipo Diamond Princess, kie kelkcent homoj infektiĝis de unu pasaĝero.

En Usono sanaŭtoritatoj spuras itineron de virino el Nordkalifornio, kiu evidente estas la sola usona paciento, kiu havas alte kontaĝan viruson dum ŝi ne vojaĝis eksterlande, nek kontaktis proksime infektitojn.

Litovio konfirmis la unuan kazon de infektiĝo. Temas pri virino, reveninta el Verono. Ŝi estas kvarantenita en la urbo Šiauliai.

Belorusio informis pri la unua infektito — irana studento, reveninta la 22-an de februaro el Azerbajĝano. Li kaj liaj kontaktitoj estas kvarantenitaj en infekta hospitalo en Minsko. La aŭtoritatoj ordonis kontroli sanstaton de ĉiuj alvenintoj el Italio, Irano kaj Sud-Koreio. La vojaĝantoj el Ĉinio jam estas kontrolataj.

Nov-Zelando malpermesis eniron de vojaĝantoj el Irano. Ĉiuj vizitintaj ĝin en lastaj du semajnoj devos kvaranteni sin.

Niĝerio raportis pri la unua infektiĝo, kio estas la unua konfirmita kazo en Subsahara Afriko. Temas pri italo, kiu laboras en Niĝerio kaj revenis el Milano al Lagoso la 25-an de februaro.

Brazilo konfirmis la unuan infektiĝon, kiu estas ankaŭ la unua en Sudameriko. 61-jara brazilano revenis al San-Paŭlo el Italio.

La Monda Organizaĵo pri Turismo kaj la Monda Organizo pri Sano publikigis la 26-an de februaro komunan deklaron, alvokante respondecon kaj kunordigon rilate al la epidemio, dirante pri neceso konsulti fakulojn tiukampe.

Fontoj