En septembro en Japanio komenciĝos pupekspozicio dediĉita al Pollando

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 12-a de aŭgusto 2013

De la 28-a de septembro ĝis la 6-a de oktobro 2013 en Higashikagawa, en Japanio, okazos la 3a Monda Pupekspozicio, kiun organizas sinjoro Etsuo Miyoshi kaj Nova Asocio de Turismo de la Urbo Higashikagawa. En tiu ĉi jaro ekspozicio estos dediĉita al Pollando.

En Japanio estos prezentataj ĉirkaŭ 800 pupoj el 42 landoj. Pupoj estis kolektitaj de esperantistoj. Okazontaĵon aŭspicias Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo de Pollando kaj la Pola Ambasado en Tokio.


Fontoj