En la batalo por la flughaveno de Donecko pereis la mondĉampiono pri piedbatbokso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 1-a de junio 2014

Flago de Donecka Popola Respubliko

La 26-an de majo 2014 dum la batalo ĉe la Donecka flughaveno pereis Nikolaj Leonov, mondĉampiono pri piedbato-bokso. Laŭ informoj, li troviĝis en kamiono Kamazo, kiu forportis la vunditajn batalantojn al la urbo kaj estis trafita de kontraŭtanka grenadĵetilo. La 27-an de majo lia korpo estis identigita inter aliaj mortigitoj kaj transportita al Dnipropetrovsko.

La 18-an de majo li faris sian lastan enskribon en la persona paĝo en socia reto VKontakte:

Preĝu por paco, ortodoksuloj! Sufiĉu neniigi la ukrainan kaj la rusan popolojn! Ni pentu kaj indulgu unu la alian! Ni postulu de la potencoj ĉesigon de tiu milito! Ĉiun tagon pereas homoj kaj ni ĉiuj kulpas pri tio! Ni ĉiuj sataniĝis kaj verŝas sangon unu de la alia, kiel tio eblas?
Nikolaj Leonov

Fontoj