En Ĉelabinska provinco (Rusujo) pro renversiĝo de aŭtobuso pereis ses homoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 25-a de novembro 2010

Ses homoj mortis kaj kvin enmalsanulejiĝis pro akcidento kun pasaĝera aŭtobuso sur vojo inter Ĉelabinsk kaj Troick (Rusujo).

Hodiaŭ aŭtobuso, veturinta laŭ la kurso n-ro 597 sur la vojo el Ĉelabinsk al Troick, trafis en apudvojan kavon kaj renversiĝis apud Jemanĵelinka. Laŭ la loka sekcio de la Ministerio pri eksterordinaraj situacioj (ruse: ГУ МЧС России по Челябинской области), la akcidento okazis proksimume je 16:04 laŭ la loka tempo (14:04 laŭ la Moskva, 11:04 laŭ la UTC).

Pereis kvar virinoj kaj du viroj. Kvin vunditinoj (naskitaj en la jaroj 1947, 1948, 1956, 1978, 1981) estis metitaj en malsanulejojn de apudaj urboj Jemanĵelinsk kaj Korkino. Entute en la aŭtobuso veturis proksimume 35 personoj.

Laŭ RIA Novosti, la propaganda sekcio de «Управление ГИБДД ГУВД по Челябинской области» sciigis, ke la aŭtobuso kuŝis sur sia tegmento.

Oni supozas, ke la veturigisto perdis regadon de la aŭtobuso pro malfavora vetero.

Fontoj