En Tajvano, kontraŭ-pekina prezidantino reelektiĝis

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 13-a de januaro 2020

Tsai Ing-wen

La ĉiam streĉaj rilatoj inter Tajvano kaj la Ĉina Popola Respubliko ankoraŭfoje malglatiĝis post reelekto, la 11-an de januaro, de kontraŭ-pekina skeptikulo kiel prezidantino, kies partio sukcesis havigi al si plimulton da deputitoj en la parlamento. Tamen spertuloj kaj oficialuloj en Tajpeo opinias ke ĉi tiu malpliboniĝo ne tiom profundiĝos kiom antaŭe.

La sekvontan tagon post kiam Tsai Ing-wen gajnis kun pli ol 8,1 milionoj da voĉdonoj kaj plimulto en 57%, la oficiala ĉinia novaĵagentejo Xinhua nomis la rezulton «okazaĵo kiu profunde zorgigas tiujn, kiuj esperas pacon», kaj ĵetis aliajn malagrablajn vortojn al la reelektita ŝtatestro. «Tsai kaj la Demokratia Progresema Partio uzis maldecajn metodojn, kiel trompadon, subpremadon kaj minacojn por havigi al si voĉdonojn, kio plene malkaŝis ilian nesindoneman, avaran kaj malican esencon».

Ĉi tiuj vortoj memorigas la akrajn vortojn kiujn Ĉinio diris post la unua elekto de Tsai en 2016. Ĉinio pretendas regi Tajvanon, sed Tsai rifuzas la kondiĉon altruditan de la pekina registaro por dialogi, ke la du flankoj estu sub unu flago. La du flankoj estas aparte regataj de la 1940-aj jaroj.

Sekve, de 2016 ĝis 2019, Ĉinio alflugigis militaviadilojn proksime de la insulo, malaltigis la nombron da turistoj veturantaj al Tajvano kaj instigis sep landojn malagnoski la tajpean registaron.

La elektokampanjo de Tsai atentigis la voĉdonantojn ke Ĉinio celas regi Tajvanon sammaniere kiel ĝi nuntempe regas Hongkongon, ekde junio ekardiginte amasajn manifestaciojn en tiu eksa brita kolonio.

Iuj spertuloj opinias ke Ĉinio atendas trankvilajn rilatojn kun Tajvano ĉar Tsai ne plu bezonas fleksi muskolojn kontraŭ Pekino.

«Mi ne pensas ke Ĉinio iam cedos», diris Yun Sun, altrangulino pri Orienta Azio ĉe la fakgrupo Stimson Center en Vaŝingtono. Sed la ĉinaj oficialuloj, ŝi diris, esperas estonte ekdialogi. Pri la tujaj sekvoj de tiu ĉi balotado, «estos avantaĝe al la ĉeftero, ke ĝi ne trograndigu la aferon», diris Sun.

Fontoj