Centmiloj da manifestaciantoj plenigis la stratojn en Hongkongo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 8-a de decembro 2019

Hongkongaj manifestacioj, junio 2019

Centmiloj da manifestaciantoj plenigis la stratojn en Hongkongo, dimanĉon la 8-an de decembro, por substreki la sesmonatan datvenon de vasta kaj senprecedenca kontraŭ-registara movado en tiu parte aŭtonoma urbo regata de Ĉinio.

La marŝo, permesita de la polico, komenciĝis je la tria posttagmeze, kaj estis ĝenerale paca, sed vespere ĝi fariĝis streĉa kiam la tumulto-polico alfrontis grandan grupon de manifestaciantoj nigre vestitaj, kiuj eliris el la permesita kuniĝo kaj okupis gravan vojkruciĝon ĉe la komerca distrikto Central, la fina celo de la manifestacia marŝo.

Manifestaciantoj starigis provizoran barikadon el plastaj laŭvojaj bariloj, ladoj, bambu-stangoj kaj aliaj aĵoj ĉe la vojkruciĝo, kaj skatolo surskribita per la vortoj «ne piedbatu ĝin, eblas eksplodiĝi» estis metita sur la strato.

Iuj tumulto-policistoj celis homojn kaj ĵurnalistojn per nemortigaj pafiloj kaj ordonis al ili foriri. Ankaŭ polica tumulto-verturilo ekipita de akvokanono staris apude.

La manifestacia movado, estigita de polemika leĝpropono kiu estus ebligonta sendi apartajn homojn al kontinenta Ĉinio por esti juĝotaj, komenciĝis per amasa manifestacio kie ĉeestis ĉirkaŭ miliono da manifestaciantoj la 9-an de junio, sed ekde tiam ĝi aliformiĝis en pli larĝan kaj pli perfortan movadon.

La organizintoj de la manifestacio, la Fronto pri civilaj homrajtoj, diris ke proksimume 800 000 homoj partoprenis en la marŝo dimanĉon. La partoprenantoj en la laŭleĝa manifestacio devenis el vasta gamo de aĝoj kaj originoj, inkluzive de gepatroj veturante etulojn per puŝveturiletoj, junuloj, mezaĝaj profesiuloj kaj emerituloj. Iuj estis en rulseĝoj. Malsame kiel la lastatempaj manifestacioj, kiuj estis malpermesitaj de la polico, la dimanĉa marŝo okazis en malstreĉa etoso kaj la manifestaciantoj estis ĝojaj. Tiu ĉi estis la unua amasa manifestacio permesita de la polico de preskaŭ kvar monatoj, kaj la unua post tiam, kiam por-demokratiaj politikuloj gajnis grandegan venkon en la pasintmonata distrikta balotado.

Fontoj[redakti]