Ekfunkciis la unua nuklea centralo en la araba mondo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La nuklea stacio Barakah.

Dimanĉo, la 2-a de aŭgusto 2020

Mezoriento
Map of Asia (eo 2).png

Pli pri Mezoriento
AfrikoAmerikoAzioEŭropoOceanio


La 1-an de aŭgusto la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) informis, ke ĝi lanĉis la unuan el kvar reaktoroj de la nuklea stacio Barakah (arabe: Beno) — la unua en la araba mondo. Ĝin konstruis kaj regas la Emirata Nuklea Energia Korporacio (angle: ENEC) kune kun la Korea Elektroenergia Korporacio (KEPCO). La centralo situas en regiono Al Dhafra, en la emirlando Abudabio kaj estas administrata de la firmao Nawah, fondita de ENEC.

La lanĉo signifas ke fuelo, enŝarĝita en marto, atingis necesan punkton, post kiu komenciĝis stabila fisia ĉenreago. La reaktoro komencis produkti varmon, uzatan por krei vaporon, kiu siavice turnas la turbinojn, produktantajn energion. La centralo enhavos kvar reaktorojn APR-1400, ĉiu po 1400 mWt pova, do sume ili produktos 5600 mWt. Post kelkaj monatoj la povo de la unua reaktoro devos atingi 15% de ĝia kapacito kaj ĝi estos konektita al la elektra reto de UAE.

Ĝian funkciadon kontrolos la Federacia Administracio pri Nuklea Reguligado (FANR), establita en 2009. La 17-an de februaro 2020 ĝi donis al Barakah licencon pri ekfunkciigo, kontentiginte peton prezentitan de Nawah en 2015. Dum tiuj kvin jaroj FANR aranĝis 185 inspektojn kaj petis 2000 informojn antaŭ eldoni la licencon ampleksan je 14 mil paĝoj.

Laŭdoj kaj kritikoj[redakti]

La ĝenerala direktoro de IAEA Yukiya Amano kun ŝejĥo Mohamad Al Hammadi (dekstre) kaj estro de ENEC Hamad Al Kaabi (maldekstre) en la konstruejo de Barakah. Januaro 2013.

Origine oni anoncis kreadon de la centralo en 2009 kaj planis lanĉi ĝin en 2017, sed kosto de ĝia konstruado supers ĉiujn planojn, do okazis prokrasto. La projekto kostas 22,4 miliardojn da dolaroj. La centralo situas proksime al landlimo kun Saud-Arabio kaj la Persa golfo, sur kies kontraŭa bordo lokiĝas nuklea centralo de Irano.

Iuj fakuloj kritikas la centralon kiel dezajnitan tro simple, do ne kapablan garantii sekuran funkciadon. Paul Dorfman, fondinto de Nuclear Consulting Group kaj honora supera esploristo de la Energia Instituto de la Universitata Kolegio en Londono, atentigis pri manko de la tiel nomata "kaptilo de fandiĝo" destinita haltigi la koriumon, do la koron de la nuklea reaktoro kaze de fandiĝo. Mankas ankaŭ la tiel nomata profunda defendo de la 3-a generacio, destinita preventi eliĝon de radiado kaze de aviada aŭ misila atako. Li asertas ke ambaŭ trajtoj estas normo por la nukleaj reaktoroj, konstruataj en Eŭropo. Ĝis nun en Mezoriento okazis 13 aviaj atakoj kontraŭ nukleaj objektoj, kio estas la plej alta nombro en la mondo. Tio estas speciale zorgiga rilate la Arabion, kie naftominejoj de Saud-Arabio estis atakitaj per batalspavoj en septembro 2019, kio duonigis ĝian naftoproduktadon. Li alvokis la Golfo-landojn krei la Konvencion pri Sindevigoj kaze de Nukleaj Akcidentoj, kiu ankoraŭ ne ekzistas.

Oni timas ankaŭ, ke tio povos iniciati nuklean konkuron en la malstabila Mezoriento, kie ĝis nun la sola (oficiale agnoskita) nuklea ŝtato estis Irano, nun tute libera de rilataj sindevigoj post foriro de Usono el la "nuklea kontrakto", limiginta aktivadon de Irano rilate nukleajn teknologiojn. Irano kaj Saud-Arabio estas strategiaj malamikoj, kies malrektaj konfrontiĝoj interalie instigis tiajn sangoverŝajn konfliktojn kiel enlandaj militoj en Sirio kaj Jemeno. Alia regiona rivalo, Kataro nomis la centralon lastjare "terura minaco al la regionaj paco kaj naturmedio". Israelo estas konsiderata kiel la lando, kiu havas nukleajn armilojn, kvankam oficiale ĝi nek agnoskas, nek neas tion kaj ĝia eventuala nuklea potencialo troviĝas ekster iu ajn internacia kontrolo. Kelkaj aliaj landoj en la regiono, inkluzive Saud-Arabion ankaŭ anoncis siajn nukleajn programojn. Paul Dorfman esprimis opinion ke konsiderante abundon da aliaj energifontoj je dispono de UAE, eble la deklarita energia programo estas nura ŝirmilo por pli ambiciaj celoj, inkluzive produktadon de la nukleaj armiloj.

La Internacia Atomenergia Organizo (IAEA) gratulis UAE pri la lanĉo. Dum ĝia preparado ĝi aranĝis 11 inspektojn, detale esplorinte la centralon.

Cquote1.svg Tio estas grava mejloŝtono direkte al la komerca administrado kaj produktado de pura energio. IAEA subtenis [UAE] ekde komenco de ties nuklea energia programo. Cquote2.svg
La Internacia Atomenergia Organizo.

UAE klopodas distanciĝi de ĉiuj konfliktoj, promesas ne riĉigi la uranion kaj subskribis 13 internaciajn konvenciojn, inkluzive Aldonan Protokolon de la observa instanco de la Unuiĝintaj Nacioj, ebligantan inspekti ĝiajn nukleajn objektojn. Ĝi subskribis ankaŭ la interkonsenton N 123 kun Usono, surbaze de kiu okazas duflanka kunlaboro en tiu ĉi sfero. Danke al tiu interkonsento UAE ricevis asistadon kaj konsultadon de Usono pri realigo de sia programo.

Direkte al alternativa energio[redakti]

Dum vizito de la ĝenerala direktoro de IAEA Yukiya Amano. Januaro 2013.

UAE evoluigas alternativajn energifontojn, inkluzive la nukleajn kaj sunajn, malgraŭ havi unu el plej grandaj naftogasaj minejoj en la mondo. Tamen la fakuloj atentigas, ke se en 2009 la nuklea energio estis oble pli malmultekosta ol la energio de suno kaj vento, do dum lastaj dek jaroj kosto de la suna energio falis je 89% kaj de tiu venta je 43% dum la kosto de la nuklea energio kreskis je 26%. Tamen UAE esperas ke Barakah kontentigos ĝin 25% de ĝiaj energibezonoj, kio interalie ebligos eviti emisiadon de 21 milionoj da tunoj de CO2. Se en 2012 UAE produktis 98% de sia elektro per bruligado de tergaso, en 2021 tiu cifero devos fali ĝis 76%. Laŭe al la nacia plano pri progreso, aprobita en 2008, ĝis 2050 UAE planas kovri 50% de siaj energiaj bezonoj per renovigebla energio.

Malgraŭ bazi sian ekonoion sur elminigado de nafto kaj gaso, UAE penas transiri al uzado de la plej avantaĝaj teknologioj, uzante naftogasajn enspezojn por financi tiun multekostan teknologian salton. Antaŭ du semajnoj UAE sukcese lanĉis sian kosmostacion al Marso, ankaŭ unuafoje en la araba mondo.

Ŝeĵho Mohamedo bin Raŝid Al Maktum kiel vic-prezidento kaj ĉefministro de UAE kaj reganto de la Emirlando Dubajo bonvenigis la unuan sukceson en Tvitero.

Cquote1.svg La celo estas funkciigi kvar nukleajn reaktorojn, kio povos provizi kvaronon de la ŝtata bezono pri elektro sekure, stabile kaj sen [karbonaj] emisioj. UAE fendigas la atomon kaj deziras esplori la galaksion. Tio estas mesaĝo al la mondo, ke la araboj povas krei ilian sciencan vojon kaj konkuri kun la aliaj grandaj nacioj. Cquote2.svg
Mohamedo bin Raŝid Al Maktum

Kronologio de la projekto[redakti]

  • 2008: la nuklea politiko de UAE estis anoncita.
  • 2009: FANR kaj ENEC estas establitaj.
  • 2010: ENEC prezentas peton pri konstrua licenco por la nuklea centralo Barakah.
  • 2012: ENEC ricevas la konstruan licencon pri la unua kaj dua blokoj de Barakah, kiu iĝas la plej granda el la konstruataj nukleaj centraloj.
  • julio 2012: komenciĝis konstruado de la unua bloko.
  • aprilo 2013: komenciĝis konstruado de la dua bloko; konstrua licenco por la tria kaj kvara blokoj estas ricevitaj.
  • septembro 2014: komenciĝis konstruado de la tria bloko;
  • 2015: ENEC prezentas licencon pri funkciigo de la unua kaj dua blokoj.
  • julio 2015: komenciĝis konstruado de la kvara bloko;
  • 2017: la funkciigaj licencoj por la tria kaj kvara blokoj estas ricevitaj.
  • 2018: la unua kaj dua grupo de operatoroj ricevis certigilojn de FANR.
  • februaro 2020: FANR eldonis funkciigan licencon por la unua bloko.
  • julio 2020: ENEC finis konstruadon de la dua bloko kaj transdonis ĝin al sia subfirmao Nawah.

Ĝis nun la unua bloko estas komplete konstruita kaj lanĉita, la dua bloko finita je 100%, la tria — je 92%, la kvara — je 83%.

Dum la konstruado estis uzitaj 1,4 miliardoj da kubaj metroj da betono kaj 250 mil tunoj da armaturoj. La konstruadon partoprenis 20 mil konstruistoj.

Fontoj[redakti]