Du vunditaj ukrainiaj limgardistoj estas savataj en rusia hospitalo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 16-a de julio 2014

Blazono de la Ŝtata Limgarda Servo de Ukrainio

La 16-an de julio je la 14-a horo (laŭ la moskva tempo) du grave vunditaj ukrainiaj limgardistoj estis alportitaj al hospitalo en Rostova provinco (Rusio). Unu estis vundita al ventro, alia havas plurajn brulvundojn kaj supozeble splitvundojn. Ambaŭ estas operaciataj de rusiaj kuracistoj.

Tio okazis ĉe la rusia limgarda kontrolejo “Kujbiŝevo”, kies limgardistaro je 07-50 estis evakuita, ĉar apude eksplodis du obusoj pafitaj de la ukrainia teritorio, kie troviĝas limgarda kontrolejo “Marinovka”. Neniu estis damaĝita. Antaŭan nokton estis evakuitaj limgardistoj de la rusia kontrolejo “Novoŝaĥtinsk”, ĉar je 03-40 aŭdiĝis eksplodoj ĉe la ukrainia kontrolejo “Dolĵanskij”. Je 04-20 post ĉesigo de la pafado limgardistoj de tiu kontrolejo revenis al sia laborloko.

Samtage estraro de la memproklamita Donecka Popola Respubliko informis, ke ties batalantoj okupis vilaĝon Marinovka, blokinte sudan grupon de la ukrainia armeo.

Fontoj