Dmitrij Bogatov liberigita el hejma aresto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 30-a de januaro 2018

La rusia esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestista en Moskvo en aprilo 2017, estas nun liberigita el hejma aresto. Tamen plu daŭras la krimesplorado pro liaj suspektataj “alvokoj al terorismo”.

Dmitrij Bogatov estis arestita en Moskvo komence de aprilo 2017 pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo je la 2-a de aprilo. Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo "Ajrat Baŝirov" en Interreto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo "ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston".

Laŭ lia advokato la alvokoj estis publikigitaj el pli ol cent malsamaj IP-adresoj, el kiuj nur unu estas tiu de la loĝejo de la akuzato. Aldone la publikigoj sub tiu nomo daŭris ankaŭ post la aresto de Dmitrij Bogatov.

Bogatov havis en sia hejma servilo elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto, kaj tra tiu nodo pasis la mesaĝoj de "Ajrat Baŝirov". Dum la krimesplorado, kiu komenciĝis en aprilo 2017, la krimteknikistoj provis trovi en la konfiskitaj komputiloj, aliaj aparatoj aŭ memoriloj de Bogatov pruvon pri tio, ke li mem sendis la mesaĝojn.

Je la 24-an de januaro tamen iĝis konate, ke la teknikistoj ne trovis ajnan indikon pri tio, ke li persone kulpus pri la mesaĝoj, nek entute ajnajn kontraŭleĝajn materialojn. La informon ricevis la ruslanda novaĵagentejo TASS de anonima fonto proksima al la krimesplorado, kaj ĝin konfirmis al Mediazona la advokato de Dmitrij Bogatov.

En aprilo la prokuroro argumentis, ke Bogatov devas resti en la arestejo ĝis la fino de la jura proceso, ĉar li havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planis veturi al Esperanto-aranĝo en Italio (temis pri Internacia Junulara Festivalo).

Dmitrij Bogatov efektive restis en la esplorarestejo ĝis julio. Tiam li pro sanproblemoj estis kondiĉe liberigita el la arestejo kaj anstataŭe restis arestita en sia hejmo. La hejma aresto estis poste longigita ĝis la fino de januaro 2018. Dum la hejma aresto li ne rajtis forlasi sian loĝejon sen permeso de la krimesploristo, nek uzi komunikilojn, inkluzive Interreton.

La krimesploristoj nun ne petis novan longigon de la hejma aresto, laŭ la fontoj de TASS "ĉar mankis kialo por tio", kaj sekve ekde la 31-a de januaro Dmitrij Bogatov jam devus esti libera eliri kaj uzi Interreton kiel li volas. La krimesplorado tamen plu daŭras, kaj Bogatov restas suspektata pri “alvokoj al terorismo”.

"Membroj de la Moskva Esperanto-asocio MASI ĉeestis preskaŭ ĉiujn malfermitajn juĝ-procesojn pri la afero por persone subteni la arestiton, kaj regule vizitadis Dmitrij en lia hejmo," rakontas Irina Gonĉarova, kunordiganto de MASI.

Fontoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo: