Diskuto:Saman: irananoj estis la sola nacio kiu ne estis la malamiko de la judoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Malklaraj vortumoj[redakti]

Mi ne komprenas plurajn partojn de tiu ĉi teksto:

  1. "reĝimo okupanta Qods"

Ĉu Israelo estas konsiderata reĝimo okupanta iun Qods? Kio estas tiu ĉi Qods?

  1. "Sed en la kazo de milito, komence estis paroli pri malfacile venĝo, sed tiam ĉi tiu esprimo ŝanĝiĝis al tio, ke ni punas ilin"

Kion signifas tio ĉi? Ĉu temas pri eventuala milito, do eble okazonta? Sed "esprimo ŝanĝiĝis" indikas ke la milito jam okazis. Kio estas "malfacile venĝo"?

  1. "ili estas tiom malamikaj rilate la IRGC ke ili ne ĝenas ataki la armeajn celojn de la IRGC"

Ĉu tio signifas ke irananoj ne sentas ĝenon por si ataki "armeajn celojn de la IRGC"? Do irananoj atakas ilin? Ĉu temas pri "celoj de la IRGC" (do objektoj kiujn IRGC celas) aŭ objektoj de la IRGC (kiujn celas Israelo)?

  1. "Homoj estas blokitaj inter la eksterlanda lando de Israelo kaj la reĝimo de la Islama Respubliko, kiun ili vidas kiel kontraŭ-iranano"

Ĉu "eksterlanda lando de Israelo" celas "fremda lando Israelo"? Ĉu "kiun ili vidas kiel kontraŭ-iranano" celas "kiun ili konsideras kontraŭirana"? RG72 (diskuto) 05:43, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde, la intervjuito ne povas respondi: li loĝas en Irano kaj por internetumi uzas vpn. Li provis pertopreni VN, sed vpn-anoj estas baritaj.Do, nun li ne povas respondi. VladimirPF (diskuto) 15:32, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]