Diskuto:Rusio aligis kvar novajn regionojn

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Kial 'aligis'; ĉu la vorto 'aneksis' ne estas pli trafa?
Yvesn

Mi opinias jese, la portugala kaj la angla versioj de la artikolo ja uzas la vorton "aneksi" (sed ne la rusa kompreneble!). "Aneksi" pli precize priskribas ĉi-tiun eventon, "aligi" estas pli (tro) ĝenerala: laŭ PIV:

  • aneksi: Enpreni fremdan teritorion en sian regnon
  • aligi: Aldoni, almeti; Fari, ke iu, io fariĝu parto, ano de

--Baba79 (diskuto) 10:29, 1 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Aliteme, ĉu vere Putin deklaris ke "loĝantaro de la okcidentaj landoj jam komprenas ke ĝi estas trompata de siaj mensogemaj elitoj, sed reprezalioj malebligas al la homoj diri tion malkaŝe kaj laŭte"??? Mi preskaŭ falis el mia seĝo pro rido. Kia ŝercisto, tiu kara Vlad'!
--Baba79 (diskuto) 10:36, 1 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

  1. Mi uzis la vorton "aligi", ĉar de rusia vidpunkto temas pri ne anekso (perforta forpreno de teritorio), sed pri aligo surbaze de referendumoj esprimintaj volon de loka loĝantaro. De vidpunkto de plejparto de aliaj landoj plejparte temos pri anekso.
  2. Putin vere diris tion en sia parolado. Evidente li aludis al la evidenta malkontento de civitanoj je siaj elitoj, kiu esprimiĝas en multaj okcidentaj landoj per kontraŭelita voĉdonado, kiam homoj voĉdonas por popolistaj partioj dum tiuj tradiciaj marĝeniĝas. --RG72 (diskuto) 12:29, 1 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

nur rusa vidpunkto?[redakti]

Tio či artikolo havas nur rusaj fontoj, kaj ne estas neutrala. Gxi ne parolas pri la problemojn kun la afero, ke multaj popoloj ne estas pli tie, čar estas milito nun, kaj ili ne povas diri ke ili ne volas esti rusaj, ke la popoloj kio estas tie eble ne timas diri sian proprajn volojn etp. Kaj pli... La artikolo šajnas al mi nur kremlin propaganda. Mi estas nur komencanto en esperanto kaj ne povas skribi bone, kaj esperas ion povas plibonigi la artikolo. 213.64.169.133 11:38, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Tio estas novaĵo, ne ĵurnalista artikolo priskribanta la problemon. Ĝia tasko estas informi pri la evento kaj ĝi informas precize kaj klare, tute neŭtrale, sen esprimi opinion de la aŭtoro pri la evento. Menciindas ke ke neniu asertas ke popoloj kiuj loĝas tie (rusoj, ukrainoj, tataroj, judoj, germanoj ktp) iĝos rusaj. En Rusio loĝas pli ol 150 etnoj kaj neniu nomas ilin rusoj krom okcidentaj amaskomunikiloj. Milionoj da rusiaj ukrainoj plu sentas sin ukrainoj malgraŭ paroli ruse kaj havi civitanecon de Rusio. En Rusio neniu devigas homojn ŝanĝi sian etnan aŭ religian identecon kiel tio okazis en eŭropaj kolonioj. Do la problemo simple ne ekzistas. --RG72 (diskuto) 06:12, 7 okt. 2022 (UTC)[Respondi]