Department of Homeland Security petas Mozilon forigi aldonaĵon de «MAFIAA Fire»

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 6-a de majo 2011

Mozilo demandas ĉu la peto havas leĝan bazon.

Harvey Anderson, juristo de Mozilo, skribis en sia blogo pri peto al Mozilo farita de «U.S. Immigration and Customs Enforcement» (ICE) de «United States Department of Homeland Security» forigi el https://addons.mozilla.org la Fajrovulpan etendoprogramon «MafiaaFire Redirector», kiu provizas alternativajn adresojn de retpaĝaroj, kies domajnonomoj estis konfiskitaj, per anstataŭigo de la konfiskitaj nomoj post enigo en la adresujon.

La etendoprogramo aperis post kiam ICE konfiskis kelkajn domajnomojn citante malobservon de kopirajto aŭ infanpornografion, metinte anstataŭ la originalaj retpaĝaroj avertojn pri la supozataj krimoj. Unu el la domajnonomoj alidirektita al averto pri infanpornografio estis mooo.com, ĉe kiu estis senpage gastigataj 84000 retpaĝaroj; la eraro baldaŭ estis korektita, sed la retpaĝaroj verŝajne jam suferis. Kongresanino Zoe Lofgren (D-CA) diris: «Se mi estus ili, mi ekprocesus kontraŭ la departemento». Krom tio, oni konfiskis .org-domajnonomon de Hispania ligilar-retpaĝaro «RojaDirecta», kiu estas laŭleĝa en Hispanio (laŭ artikolo ĉe TorrentFreak, la retregiono .org estas prizorgata de Usona societo «Afilias»).

Mozilo obeas validajn juĝdecidojn kaj laŭleĝajn ordonojn, sed en ĉi tiu okazo tiaj mankis, do Mozilo respondis per demandoj pri tio, resume:

  • ĉu ekzistas juĝaj decidoj pri kontraŭleĝeco de la etendaĵo aŭ de la domajnonomoj;
  • ĉu Mozilo estas leĝe devigita fari tion, aŭ ĉu temas pri aliaj kialoj;
  • ĉu iu procesis kontraŭ aŭ kontaktis la posedintojn de la domajnonomoj aŭ MAFIAAfire.com;

kaj petis kopiojn de la juĝdecidoj kaj aliaj koncernaj dokumentoj.

Harvey Anderson menciis gravecon de kondiĉoj, ĉe kiuj perantoj kontentigas tiajn cenzurecajn petojn de registaroj, povantajn minaci malfermecon de Interreto.

Fontoj