COVID-19 mortigis unuajn viktimojn en Aŭstralio, Tajlando kaj Usono

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 1-a de marto 2020


En la kontinenta Ĉinio hodiaŭ estis registritaj pliaj 573 infektiĝoj de la nova koronviruso, kio superis antaŭtagajn 427. Tamen nur tri novaj kazoj estis registritaj ekster Hubejo, kio estas minimuma cifero ekde la 23-a de januaro kiam la provinco estis fermita. 565 el 570 tiuj ests registritaj en Uhano. 35 homoj mortis, do okazis malkresko kompare al antaŭtagaj 47. Sume jam 2 870 homoj mortis en la kontinenta Ĉinio kaj 41 625 resaniĝis.

Sud-Koreio raportis pri 376 novaj kazoj, do totala nombro de infektiĝoj atingis 3 526. La plej juna infektito estas 45-taga knabeto, kies patro estas ano de la Shincheonji Eklezio de Jesuo. Kun siaj gepatroj, ankaŭ testitaj pozitive, li estas kvarantenita en sia domo en Kjonsan. Plejparto de la novaj kazoj estas registritaj en la urbo Teguo, ĉefurbo de tiu ĉi kristana sekto, kiu iĝis centro de la epidemio en la lando. 88% de 210 mil anoj de la eklezio jam estas testitaj kaj cirkaŭ 2% el ili (4200 homoj) montris simptomojn de COVID-19. La 29-an de februaro estis raportita la unua reinfektiĝo. 73-jarulino unu semajnon post elhospitaliĝo denove montris simptomojn de la viruso kaj estis testita pozitive.

Tajlando raportis pri la unua morto, kaŭzita de la koronviruso — tio estis 35-jara viro, jam suferinta pro la febro dengo. Sume jam 42 infektitoj estis registritaj, el kiuj 30 jam resaniĝis kaj 11 restas en hospitaloj.

Aŭstralio sciigis pri la unua morto, kaŭzita de COVID-19. 79-jara viro el Perto estis inter 164 aŭstralianoj, evakuitaj el la plezurkrozŝipo Diamond Princess kaj reveninta hejmen tra Japanio. Almenaŭ 24 infektiĝoj jam okazis en la lando. La ĉefministro Scott Morrison diris ke temas pri pandemio, do ordonis enirmalpermeson por vojaĝantoj el Ĉinio kaj Irano. En tiu lasta nombro de mortintoj atingis 43.

Usono informis pri la unua morto pro la koronviruso, okazinta en la ŝtato Vaŝingtonio, kies guberniestro Jay Inslee deklaris alarmostaton. La usona vic-prezidanto Mike Pence anoncis enirmalpermeson por ĉiuj ne-usonaj civitanoj, vojaĝantaj en Irano. Aperis ankaŭ oficialaj avertoj ne vojaĝi al Italio kaj Sud-Koreio.

En Italio nombro de la infektitoj kreskis je 27% kaj atingis 1128. Plejparte temas pri Lombardio, Venecio kaj Emilio-Romanjo. 8 homoj mortis en la lando, ĉiuj ili estis maljunaj kaj loĝis en tiuj ĉi regionoj.

Irlando kaj Luksemburgio konfirmis la unuajn infektiĝojn. En tiu lasta oni testis ĉirkaŭ 50 homojn kaj trovis ke mezaĝa viro, reveninta el Italio al Charleroi estas infektita.

Fontoj