Bubona pesto aperis en Ĉinio kaj Mongolio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 7-a de julio 2020

Tropika pulo, portanta peston.

La 6-an de julio ĉinaj aŭtoritatoj deklaris la triagrdan (el kvar, do la duan laŭ graveco) alarmon kaj avertis vojaĝontojn al kamparo kaj stepoj de Interna Mongolio esti singardaj post kiam semajnfine estis diagnozita plia infektito je bubona pesto en tiu ĉi regiono. Antaŭtage la bubona pesto estis diagnozita ĉe paŝtisto, enhopsitaligita en la urbo Bajan-Nuro. Lia stato estas stabila.

La alarmostato daŭros ĝis la fino de la jaro. Ĝi interalie malpermesas ĉasi, manĝi aŭ transporti la bestojn, kiuj povas enhavi la Jersinan bacilon (Yersinia pestis). Oni rekomendas ne tendumi en kamparo nokte, nek proksimiĝi al la sovaĝaj bestoj, nek manĝi ilin. Ĉiu februlo devas sin turni al kuracistoj kaj rakonti pri ĉiuj siaj vojaĝoj kaj kontaktoj tra la regiono. Oni petas informi pri feblaj aŭ mortaj marmotoj. Tiuj ĉi bestoj estas naturaj portantoj de la ptropika buulo, enhavanta bacilon, kiu ĉiam vivas en tiu ĉi regiono. La bubona pesto, mortiginta en la 14-a jarcentro trionon da eŭropanoj, nun estas bone esplorita kaj efike kuracata per antibiotikoj.

Interna Mongolio estas populara turisma loko en Norda Ĉinio, kiun vizitas memstaraj vojaĝantoj kaj unutagaj ekskursantoj el Pekino. En novembro 2019 tie jam estis registritaj du kazoj de la bubona pesto kaj du kazoj de tiu pneŭmonia. La unuaj du pacientoj estis kuracataj surloke, la du lastaj estis senditaj al Pekino. Sume de 2009 ĝis 2018 Ĉinio raportis pri 26 pesto-malsanuloj, el kiuj 11 mortis. En 2014 morto de viro en la provinco Gansuo kaŭzis kvarantenadon de 151 homoj.

La 1-an de julio Mongolio kvarantenis sian okcidentan provincon Khovd, kie estis registritaj du suspektindaj kazoj, ligitaj al konsumado de marmota viando. La veturiloj ne rajtas eniri la regionon. Oni ekzamenis specimenojn de 146 homoj, kiuj kontaktis du infektitojn, kaj identigis 504 personojn el la dua kontakto-rondo. Gazetoj raportas ke la du infektitoj estas 27-jara viro kaj juna virino. Pli frue, en majo 2019 du geedzoj mortis post manĝi krudan marmoton, post kio Mongolio fermis sian landlimon kun Rusio por eviti disvastigon de la pesto. Manĝado de kruda marmotaĵo estas konsiderata salubriga en la tradicia mongola medicino.

Fontoj